Mikroondilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
mikroondilo

Mikroondilo, mikroonda fornomikroonda kuirilo estas ilo por la rapida varmigo de nutraĵoj, likvaĵoj aŭ aliaj taŭgaj materioj - per absorbo de grandfrekvencaj elektromagnetaj mikroondoj (ĉ. 2450 megahercoj). La akvo, graso, sukeroj kaj aliaj molekuloj absorbas la ondojn kaj ekvibras, tiel estiĝas varmo. La aero ne varmiĝas nur la nutraĵoj.

La akvoentenaj materialoj pli rapide varmiĝas ol la sekaj, ekstere pli forte ol interne. Vitro, porcelano, kelkaj plastoj apenaŭ absorbas mikroondojn, tiel oni povas uzi ilin en la mikroondilo.

Oni ne povas uzi metalojn, ĉar la metalo ombras la ondojn.

La tekniko inventiĝis kaj patentiĝis dum la jaro 1946 fare de Percy Spencer de la entrepreno Raytheon en Usono.