Fluidsala reaktoro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skemo de fluidsala reaktoro

Fluidsala reaktorofandosala reaktoro angle „molten salt reactor" MSR) estas nuklea reaktoro, ĉe kiuj la nuklea hejtilo aperas en formo de fandita salo kaj tiu servas samtempe kiel malvarmigaĵo kaj varmotransdonaĵo. Ĉe tiu reaktortipo, la nuklea hejtilo estas mem fluida kaj kiel salo (ekz. urana tetrafluorido) disvastiĝas en la tuta malvarmigaĵa volumeno. Kiel moderatoron, oni uzas grafiton. La prototipo de la fluidsala reaktoro estis konstruita en 1954 en kadro de la usona esplora projekto, kiu havis la celon, konstrui nuklee pelitan longvojan bombaviadilon.

Per pli bona neŭtrona gajno – depende je la ofta forigo de la neŭtronabsorbaj disiĝaj produktoj el la reaktoro -, la fluidsala reaktoro povas esti uazat kiel kovreaktoro, do ekfuncigiita per eta kvanto da nuklea hejtilo kaj plu funciigata per nedisiĝeblaj nuklidoj (do, ne radiaktivaj), ekz. torio-232. Ĝi estas pli ofta en la naturo ol la urano.

Avantaĝo de la reaktortipo estas, ke ĝi ne uzas akvon kiel malvarmigaĵon, tiel eviteblas la trovarmiĝo de la sistemo kaj ties eksplodo. Plua avantaĝo estas, ke la fluida salo ne estas bruligebla, tiel ne eligas radioaktivaj gasojn – okaze de akcidento. Ĝi laboras je pli alta temperaturo, tiel ĝi estas pli efika ol la akvo-malvarmigita uran-reaktoro. Oni povas gajni saman energion per 30-obla kavnto da urano.

Malavantaĝo de la reaktortipo estas, la teknologio ankoraŭ ne estas maturiĝinta ke ĝi estas multekosta, ĉar la saloj estas tre korodaj, tiel oni devas uzi kostajn materialojn. Ono do ŝparas pro la malgranda bezono je nuklea hejtilo kaj pro tio, ke oni pobvas produkti pli maldika-murajn reaktorojn pro la pli malgranda interna premo.

Pluaj faktoroj, kiuj malrapidigas la progreson de la esploro, estas la kontraŭintereso de la grandaj firmaoj kaj tiu de la armeo. Tiuj entreprenoj produktas reaktorojn bazatajn je uzo de urano, tiel ŝanĝo de la sistemo kostas multe ĉe ili. La armeo bezonas la uranajn reaktorojn, ĉar ties funkciado produktas la kromprodukton plutonio, necesa por nukleaj bomboj.

Spite al avantaĝoj de la fluidsala reaktoro, oni konstruis ĝis nun (2011) nur kelkajn eksperimentajn reaktorojn.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj