Magmorokaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Magmo-devenaj rokaĵoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Diorito

Sub magmo-rokaĵojmagmaĵoj (magmo-devenaj rokaĵoj) oni kunigas nocie en la geologio ĉiujn ŝtonaĵojn, kiuj ekestas per solidiĝo de magmo kaj do havas sian originon per procesoj en la terinterno.

La magmaĵoj estas unu el la tri ĉefgrupoj de la petrografio. La du aliaj ŝtonaĵ-grupoj, kiuj havas tre malsaman ekestohistorion kaj strukturon, estas la sediment-devenaj kaj la metamorfoz-devenaj rokaĵoj (metamorfaĵoj). Je la mineralenhavo la tri grupoj tamen povas esti similaj.

Magmaj rokaĵoj ĝenerale estas la naturaj kristaliĝoproduktoj de varmega silikata fandaĵo, la tielnomata magmo. Kiam tiu arda-fluida maso el la terinterno venas al la surfaco, oni nomas ĝin lafo. Ĉu la malvarmiĝo kaj solidiĝo de la petrofandaĵo okazas super- aŭ subtere, havas fortan influon al la kristaliĝo kaj la teksturo de la ekestantaj rokaĵoj. Pro tio oni distingas du ĝis tri petrogrupojn:

Profundo- kaj elflurokaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vulkanaĵoj en Norda Ameriko.
Plutonaĵoj en Norda Ameriko.

Magmo-devenaj rokaĵoj, magmaĵojmagmo-rokaĵoj estas rokaĵoj kiuj estiĝis el magmo de vulkanoj aŭ de la terinterno. Tio okazas pere de diferenciga kristaliĝo (kristalsistemoj) laŭ diversaj leĝoj de termodinamiko. Plutonismo pristudas la formiĝon de rokaĵoj tre profunde sub la surfaco kaj Vulkanismo pristudas la formiĝon de rokaĵoj malprofunde aŭ ĉe la surfaco de la terkrusto. La unuaj nomiĝas plutonaĵoj kaj la lastaj vulkanaĵojvulkanrokaĵoj.

Pliaj ecoj de la magmaĵoj[redakti | redakti fonton]

Alia kriterio de klasado dependas respektive de:

  • la kemia konsisto ĉefe laŭ la procentaĵo de SiO² kaj alkal-metaloj (Na,K)
  • la ĉefaj mineraloj ĉefe laŭ la procentaĵo de kvarco, feldspato kaj diversaj silikatoj.

Transformiĝo de magmaĵoj al aliaj ŝtonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj specoj de magmaĵoj[redakti | redakti fonton]

Specifaj tipoj de magmo-rokaĵoj estas la vejno-rokaĵoj, tio estas tiuj kiuj plenigas la fendojn de antaŭaj rokaĵoj; ofte tiuj estas tre utilaj ĉar enhavas interesajn mineralojn.

Alia specifa tipo de magmaĵo estas la vulkanvitro, tio estas la rokoj kiuj rapidege malvarmiĝis sen tempo por kristaliĝo. Tiuj estas amorfaj rokaĵoj, kiel ekzemple obsidiano, kio estas tre nigra, brila vitro uzata eĉ ekde la prahistorio.

Aliaj tipoj de magmaĵoj estas la tofoj kaj aglomeraĵoj, kiuj kunhavas similan devenon: kiam la kratero de vulkano ŝtopiĝas pro solidiĝinta lafo, okazas eksplodo de diversaj materialoj kaj grandaj rokaĵoj kaj etaj ŝtonetoj aŭ eĉ polvo; kie falas grandaj ŝtonoj poste encementitaj estiĝas aglomeraĵoj kaj de la polvecaj eksplodaĵoj formiĝas tofoj.

Ĝenerale la magmo-rokaĵoj, kune kun la Metamorfozo-devenaj rokaĵoj, estas pli utilaj ol la Sedimentad-devenaj rokaĵoj. Pro tio oni uzas ilin tre ofte en konstruado.

Ekzemploj de magmo-rokaĵoj estas la diorito, la riolito, la porfirito, la gabro, la bazalto kaj la sienito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.