Naftoardezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oilshale.jpg

Naftoardezo aŭ oleo-ardezo estas bitumeneca materialo, fajnograjna sedimenta rokaĵo, el kies solida organika enhavo oni povas gajni nafton per ardigo.

La naftoardezojn karakterizas, ke la tavoloj de rokmineraloj varias inetr vera rokaĵo kaj la melhelaj organikaj materialoj. Tiu organika kombinaĵo estas ĉefe kerogeno, nesolvebla finprodukto de bakteria malkonstruado de iamaja plantaj kaj bestaj restaĵoj.

Naftoardezo estiĝis en baseno de iamaj grandaj lagoj, malprofundaj marpartoj, iamaj marĉoj, lagunoj.

La naftoardezo gravas, se oni povas gajni pli da energio el gajnota kerogeno ol mem gajno la kerogenon. Tiu efika punkto estas ĉe ĉ. 2,5 pezprocento, kiam la foruzata kaj gajnata energio egalas. En la Usono, oni minas, prilaboras nur tiujn naftoardezojn, el kiuj eblas gajni pli ol 42 l kerogenon je tuno.

Produktado de ardeza nafto[redakti | redakti fonton]

Post la minado, oni diserigas la naftoardezon kaj ardigas je ĉ. 500 °C kaj la kerogeno transformiĝas al hidrokarbonoj kaj aliaj organikaj kombinaĵoj.

En alia metodo, oni eksplod-diserigas la ardezon en la profundo kaj ekbruligas la rokaĵojn. La hidrokarbonojn oni pumpas sur la surfacon.

La produktado bezonas multe da akvo, mono, dum estiĝas karcinogenaj kombinaĵoj. Pro tio oni nur malmultloke minas naftoardezon tiel en Estonio, Ĉinio, Brazilio kaj Usono (Parachute Creek, Koloradio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]