Parlamento de Kastilio-Manĉo
El Vikipedio
La Parlamento de Kastilio-Manĉo estas la leĝofara instanco de la aŭtonoma komunumo (regiono) de Kastilio-Manĉo, Hispanio. Ĝi estas unu el la tri instancoj kiuj kunformas la tuton de la regiona registaro de Kastilio-Manĉo, kaj estas formata de 49 deputitoj. Ties sidejo estas situanta en la iama Monaĥejo de la Franciskanoj en Toledo, en la momata kosntruaĵo San Gil.
Funkcioj [redakti]
Inter la funkcioj de tiu parlamento (nome Cortes) elstaras la jenaj:
- Elekti la Prezidenton de la Aŭtonoma Komunumo.
- Aprobi la leĝaron prilaboritan de la aŭtonoma registaro kaj sendi leĝoprojektojn al la nacia registaro.
- Elekti la du senatanojn kiuj reprezentas Kastilio-Manĉon en la hispana senato.