Aŝela kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bifaco Aĉeŭleo (longo: 27 cm)
Hakilumo el kvarcito de Hassi-Manda (Alĝerio)

Aŝela kulturo (france: Acheuléen) estas prahistoria periodo de la frua paleolitiko kaj la ŝtonindustrio, kiu karakterizas tiun periodon.

La nomo Aŝela devenas de kvartalo Saint-Acheul, en la oriento de Amiens, (Francio) kie oni trovis spurojn, priskribataj de Gabriel de Mortillet en 1872

Aŝela kulturo postsekvas la olduvajan, ĉirkaŭ 1,7 milionoj da jaroj antaŭ nuntempo; unue en Tanzanio kaj Kenjo, kaj poste en la tuta Afriko.

Iloj[redakti | redakti fonton]

La ŝtonaj iloj de aŝela kulturo estas pugnokojnoj kaj hakilumoj.

  • La pugnokojnoj estas iloj, tajlitaj ĉe ambaŭ lateroj, por igi iliajn randojn tranĉantaj.
  • La hakilumoj estas karakterizaj iloj de la ŝtonindustrio de la aŝela kulturo. Estas grandaj ŝtonaj splitaĵoj kun tre akra tranĉanto ĉe ilia fino.

Tiuj iloj estas foje asociitaj kun ĵetbuloj kaj malgrandaj iloj el prilaboritaj splitaĵoj.

Aŝela kulturo vidis verŝajne la eltrovadon de fajro: Plej malnovaj nedubindaj spuroj de lignofajroj datiĝas de 400 000 jaroj, kaj plioftiĝas je 200 000 jaroj antaŭ nuntempo.

Tiamaj homoj[redakti | redakti fonton]

La specio de Homenoj, kiuj fabrikis tiajn ilojn ne estas precize konata. En la pli malnova fazo de ĉi-tiu epoko, eble estis Paranthropus robustus, Homo ergasterHomo erectus. Por la pli nova fazo en Eŭropo, estis verŝajne Homo erectusHomo heidelbergensis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

El la franclingva paĝaro Hominides.com