Kunfrataro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunfrataro
speco de katolika institucio
religia organizaĵo • Sodality
vdr
Procesio de la Kunfrataro de la Stelo surstrate ĉe Jerez de la Frontera.

Kunfrataro, kiel ĝenerala termino, referencas al diversaj tipoj de grupigoj, gildoj, kompanioj, societoj de individuoj. PIV registras la terminon "frataro", kiel "tuto de la fratoj de ordeno aŭ societo".[1]

En la kristana medio kaj pli precize ene de la Katolika Eklezio, kunfrataro referencas diversajn manierojn de asocio de kredantoj, ĉu publika ĉu privata, establita laŭ la kanonoj de la Titolo 5a de la Kodo de Kanona Juro.[2][3] En kelkaj katolikaj landoj tiuj kunfrataroj havas mezepokajn originojn, rilate al metiaj gildoj, apartaj kvartaloj, profesioj, aŭ adorado al specifaj figuroj aŭ konceptoj de la kredaro (virgulinoj, sanktuloj, skulptaĵoj ktp.). Ili estas regataj per regularoj, multaj el kiuj historiaj; lastatempe en diversaj lokoj de Hispanio okazis polemikoj ĉar tiuj regularoj (aŭ ties aplikoj) konsideris nur virojn, dum virinoj restis ekskluditaj, eĉ se ili faras tamen multajn kunfratarajn taskojn. La agado de tiuj kunfrataroj temas ĉefe pri la Sankta Semajno aŭ aliaj lokaj religiaj festoj.

En pagana medio, oni nomas "kunfrataroj" la grupojn de sorĉistoj aŭ sorĉistinoj apartenantaj al kongregacio kiuj kunsidas por okazigi festojn, ritarojn aŭ kultopraktikojn. La terminon uzas aparte la nomitaj blankaj sorĉistoj, kiaj la vikanoj (praktikantoj de Viko)[4]​ kaj ĝenerale la novpaganaj religioj de kelta deveno.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cofradía en la hispana Vikipedio.