Fratrio
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 12 Aŭg. 2012.
7 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Fratrio estas nocio kies origino troveblas en la antikva Helenio kaj kies laŭvorta traduko estas "frataro".
En la helenaj urboŝtatoj la fratrio estis la plej malgranda disdivida unuo de la socio. Gvidan pozicion en fratrio ĉiam okupis estro de certa nobela familio. Tiu rolis kiel gvidanto kaj protektanto dum la aliaj estis dependaj subuloj.
En etnologio kaj historiologio oni aplikas la nocion fratrio ĝenerale je analogaj organizaj formoj en socioj organizitaj laŭ triboj.

