Ventura Rodríguez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ventura Rodríguez, de Francisco de Goya (1784). Nationalmuseum (Stokholmo, Svedio)

Buenaventura Rodríguez Tizón, konata kiel Ventura Rodríguez, (n. en Ciempozuelos, Madrido en 1717, m. en Madrido, 1785), estis hispana arkitekto de la 18-a jarcento. Oni konsideras lin, kune kun Juan de Villanueva, la ĉefa hispana arkitekto de lia epoko kaj la lasta de la baroko. Lia trajektorio situas meze inter du grandaj artaj tendencoj: baroko kaj novklasikismo.

Inter 1755 kaj 1767 realigis mirindan dekoraciadon en la interno de la preĝejo de la Reĝa Monaĥejo de la Enkarniĝo, en Madrido, kun videblaj spuroj de modeloj de la roma baroko, lia plej ŝatata inspiro. Li entreprenis plurajn arkitekturaĵojn en Madrido sed la plimulton li ne povis fini pro personaj problemoj (forpaso de la edzino) kaj konsekvence la perdo de la fido de la reĝoj je li. La plimulto de la konstruaĵoj elpensitaj kaj komence entreprenitaj de li (Pordo de Alcalá, Reĝa Baziliko Sankta Francisko la Granda, k.a. estis finkonstruitaj de Francesco Sabatini.

Fontano Cibelo, dizajnita de Ventura Rodríguez.

Al lia laboro en la arkitekturo aldoniĝas la dezajnado de kelkaj fontanoj (kvankam la realigado estis farita de skulptistoj, ĉar tiu ne estis lia profesio). Temas pri la tri fontanoj de la Salono Prado (Cibelo, Apolo kaj Neptuno), la najbaraj Kvar Fontanoj kaj Fontano de la Artiŝoko, la Fontano de la Konkoj, en la Ĝardeno Kampo de la Maŭro, la Fontano de la Delfenoj kaj aliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]