Reĝa Baziliko Sankta Francisko la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĝenerala aspekto de la ĉefa fasado.
Aspekto de la kupolo ekde la suda flanko.

La Reĝa Baziliko Sankta Francisko la Granda hispane Real Basílica de San Francisco el Grande estas katolika templo kiu troviĝas en Madrido, en la zono konata kiel Kvartalo La Latina, ene de la historia urboparto de tiu ĉi hispana urbo. Ĝi regas la okcidentan vizaĝon de la Placo Sankta Francisko. Ĝi estas parto de la franciskana monaĥejo Jesuo kaj Maria, fondata komence de la 13-a jarcento, sur la malaperinta ermitejo dediĉita al Sankta Maria.

La baziliko estis konstruita laŭ novklasika stilo en la dua duono de la 18-a jc. ekde dizajno de Francisco Cabezas, kaj efektivigante ĝin Antonio Pló kaj finita de Francesco Sabatini. La konstruaĵo elstaras pro la kupolo, konsiderata kiel la tria cirkla etaĝo kun pli da diametro de la kristana mondo; pro ĝia majesta interna dekoraciado, laŭ eklektika stilo fine de la 19-a jarcento; kaj ĝia pinakoteko, kiuj havas grandan kolekton de hispana pentrarto de la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj, kun pentraĵoj de Zurbarán kaj Goya.

La titolo korespondas al la Pia Agado en la Sanktaj Lokoj de Jerusalemo, memstara organismo dependanta de la Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj de Kunlaborado. La 19-a de oktobro 1980 estis deklarata Nacia Monumento, laŭ Reĝa Dekreto.