Wilhelm Furtwängler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Furtwängler

Wilhelm Furtwängler [ˈvɪl.hɛlm ˈfʊrt.ˌvɛŋ.lər] (naskiĝis la 25-an de januaro 1886 en Schöneberg (nun: Berlin-Schöneberg), mortis la 30-an de novembro 1954 en Ebersteinburg ĉe Baden-Baden kaj estis entombigita sur la Bergfriedhof en Heidelberg) estis germana dirigento kaj komponisto. Li validas kiel unu el la plej gravaj dirigentoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 1899 li ricevis privatan instruon pri tonmetado, kompozicio kaj piano. Liaj instruistoj estis Joseph Rheinberger, Max von Schillings kaj Conrad Ansorge, kiu faris el li bonan pianiston.


Ekde 1922 li laboris kiel ĉefdirigento de la Berlinaj Filharmonianoj kaj direktis krome ĝis 1928 la Gewandhausorchester en Lepsiko. En 1931 li tenis la ĝeneraldirektadon de la Richard-Wagner-Festivalo en Bayreuth. En 1933 li krome fariĝis estro de la Berlina Ŝtata Opero, dum kiam li samtempe ankaŭ gastis ĉe la Germana Opero Berlin-Charlottenburg.

Furtwängler en la Tria Regno[redakti | redakti fonton]

La nazioj dorlotis Furtwängler pro lia tutmonda reputacio kiel kultura elmontrendulo. Li mem sin rigardis kiel nepolitika artisto. Fakte li komplezis en 1933 la novajn potenculojn en tio, ke li konsentis esti nomita vicprezidento de la Regna Muzik-Ĉambro, subordigita al la ministrejo por popolklerigo kaj propagando de Goebbels. Estas pruvite, ke Furtwängler plenforte engaĝis por judoj[1] (kiel ekz. por sia unua violonisto Szymon Goldberg). Sed ankaŭ por nejudoj ne akcepteblaj por la nazioj Furtwängler engaĝiĝis. Laŭ Rolf Liebermann li eĉ kaŝis minacatajn kolegojn kontraŭ la ekkapto de la Sekreta Ŝtata Polico Gestapo en sia loĝejo[2].

En malferma letero al Joseph Goebbels Furtwängler kritikis la 11-an de aprilo 1933 la diskriminaciadon de judaj muzikistoj: „Mi nur respektas unu dividstrekon finfine: tiun inter bona kaj malbona arto.“ La ministro tuj respondis: „Nur arto, kiu kreas el la plena popoleco mem, finfine povas esti bona kaj signifi ion por la popolo, por kiu ĝi estas kreita […] Bone devas esti la arto; krome tamen ankaŭ responskonscia, povita, populara kaj batalema.“[3] Furtwängler povis atingi, ke la „arjoparagrafo“ komence ne trafis la Berlinajn Filharmonianojn. En februaro 1934 li prezentis la Sommernachtstraum de la jam malpermesita Mendelssohn – kaj per tio li honorigis tiun ĉi demonstrative okaze de lia 125-a naskiĝtago.

Per sia subskribo sub la Voko de la Kulturkreantoj de la 19-a de aŭgusto 1934 li publike manifestis, ke li apartenas al la anaro de la Kondukisto.[4]

Samjare li direktis la unuan prezentadon de la simfonio „Mathis der Maler“ de la komponisto Paul Hindemith, kiu estis rigardata kiel „dekadenca“ kaj al kiu la nazioj malpermesis koncertprezentadojn, kaj kiun defendis Furtwängler en sensacia artikolo[5]. Kadre de la pro tio provokita skandalo la potenculoj devigis lin, abdiki de ĉiuj siaj postenoj; ekde aprilo 1935 li reekprenis sian publikan agadon, direktis la Berlinajn Filharmonianojn tamen nur kiel gastdirigento.

Furtwängler direktas koncerton de Kraft durch Freude en la Berlina AEG-fabriko, 1942

Ekde 1944 li loĝis sankcie de la nazia reĝimo plejparte en la svisa Lucerno, tri monatojn antaŭ la konkero de Berlino fare de sovetaj trupoj li finfine fuĝis tien.


Postmilita tempo[redakti | redakti fonton]

En 1945 la usonaj okupantoj malpermesis al Furtwängler la direktadon. Kvankam neniam membro de la nazia partio, li devis sin respondeci antaŭ „sennaziiga proceso“. Furtwängler ŝuldis al la propeto de Paul Hindemith, Yehudi Menuhin, Szymon Goldberg samkiel sia multjara juda sekretariino Berta Geißmar, ke li estis absolvita en 1947.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Malpli multe konatas, ke Furtwängler ankaŭ komponis. Siajn plej gravajn verkojn li komponis post 1935. La plej multo, kion li antaŭe komponis, devenis el la jaroj ĝis la unua mondmilito. Ĝenerale lia stilo radikas en la heredaĵo de Anton Bruckner, Johannes Brahms kaj Max Reger.

Orkestroverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Simfonio D-dur: Allegro (1903)
  • Simfonio b-minora: Largo (1908)
  • Simfonio no 1 b-minora (1938–41)
  • Simfonio no 2 e-minora (1944–45)
  • Simfonio no 3 c#-minora (1952–53)
  • Uverturo Eb-maĵora op. 3 (1899)
  • Solena uverturo F-maĵora (1904)
  • Sinfonisches Konzert für Klavier und Orchester b-minora (1937)

Pianoverkoj[redakti | redakti fonton]

  • fruaj pianopecoj (fantazioj, fugoj ktp.)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Trio violono, violonĉelo kaj piano E-maĵora
  • por iano kaj arĉkvarteto C-maĵora
  • Sonato por violono kaj piano no 1 d-minora

Sonato por violono kaj piano no 2 D-maĵora

  • frua ĉambromuziko (arĉkvarteto, violonĉelsonato ktp.)

Klavierwerke[redakti | redakti fonton]

  • 6 Werke für Klavier
    • Robert Rivard (1985)

Ĥorverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Schwindet ihr dunklen Wölbungen porĥoro kaj orkestro (laŭ Faust 1 de Goethe)
  • Religiöser Hymnus für Chor und Orchester
  • Te Deum für Chor und Orchester


Lidoj[redakti | redakti fonton]

  • 21 Lidoj kun pianoakompanado

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johannes Althoff: Die Philharmonie. Berlin-Edition, Berlin 2002, ISBN 3-8148-0035-4
  • Oliver Blümel: Die zweite und dritte Sinfonie Wilhelm Furtwänglers. Tenea, Berlin 2003, ISBN 3-936582-70-X
  • Elisabeth Furtwängler: Über Wilhelm Furtwängler. F.A. Brockhaus, Wiesbaden 1979, ISBN 3-7653-0307-0
  • Herbert Haffner: Furtwängler. Parthas, Berlin 2003, ISBN 3-932529-45-6
  • Annemarie Kleinert: Berliner Philharmoniker von Karajan bis Rattle. Jaron, Berlin 2005, ISBN 3-89773-131-2 (online lesbar: hier)
  • Fred K. Prieberg: Kraftprobe. Wilhelm Furtwängler im Dritten Reich. Brockhaus, Wiesbaden 1986
  • DIE ZEIT Klassik-Edition, Band 10: Wilhelm Furtwängler. 63 Seiten, mit CD (Neunte von Beethoven), Zeitverlag Gerd Bucerius, ISBN 3-476-02210-2
  • Jan Schmidt-Garre: Furtwänglers Liebe, Filmessay. Auf DVD bei Arthaus
  • Eberhard Straub: Die Furtwänglers. Geschichte einer deutschen Familie. Siedler Verlag, München 2007, ISBN 978-3-88680-839-7 (In der Hauptsache handelt das Buch von Wilhelm Furtwängler.) [6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vgl. hierzu generell Fred K. Prieberg: Kraftprobe. Wilhelm Furtwängler im Dritten Reich. Wiesbaden 1986
  2. Maria Stader: Nehmt meinen Dank. Erinnerungen. Nacherzählt von Robert D. Abraham, München, 1979, S. 291f.
  3. Der Briefwechsel Furtwängler/Goebbels ist im Berliner Tageblatt am 11. und 12. April 1933 erschienen (Reichs- und Berliner Ausgabe der Morgenausgabe der Zeitung unterscheiden sich geringfügig)
  4. [1]
  5. Wilhelm Furtwängler, Der Fall Hindemith in der Deutschen Allgemeinen Zeitung, Berlin, 25.11.1934
  6. „Das Leben und Versagen Furtwänglers“, Deutschlandradio Kultur, 6. November 2007

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]