Vajmara Konstitucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Libra kovrilo de la Vajmara Konstitucio

Vajmara Konstitucio (oficiale: Konstitucio de la Germana Regno) oni nomas la konstitucion de la Vajmara Respubliko, do de la germana ŝtato de 1919 ĝis 1933. Ĝi estis la unua (uzata) demokratia konstitucio de Germanio. Kelkaj el ĝiaj artikoloj ankoraŭ nuntempe validas.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Unuecigita Germanio ekzistas ekde la 19-a jarcento. Tiu germana ŝtato estis monarkio (Germana Imperiestra Regno). Pro la abdiko de la imperiestro la 9an de novembro 1918 kaj ĝenerale pro la novembra revolucio necesis ellabori novan konstitucion.

La du plej gravaj decidoj estis faritaj ankoraŭ en 1918: ke la nova ŝtato estu respubliko, kaj ke ĝi (laŭ konferenco de la regno kun la unuopaj germanaj regionaj ŝtatoj) estu federacia ŝtato.

De februaro ĝis aŭgusto 1919 kunsidis la Nacia Asembleo. Pro la civilmilitecaj cirkonstancoj en Berlino, la deputitoj kunvenis en Weimar. La 21-an de aŭgusto 1919, la unua regna prezidento de la Vajmara Respubliko Friedrich Ebert priskribis la ĵus skribitan konstitucion en sia enoficiĝa oracio:

Citaĵo
 [...] Das Wesen unserer Verfassung soll vor allem Freiheit sein. Freiheit für alle Volksgenossen. Aber jede Freiheit, an der mehrere teilnehmen, muß ihre Satzung haben. Diese haben Sie geschaffen, gemeinsam wollen wir sie festhalten. Aus Ihrem Vertrauen bin ich an die erste Stelle im deutschen Reich gestellt worden. In Ihrer Hand habe ich das Gelöbnis abgelegt, die von ihnen für das deutsche Volk geschaffene Verfassung treu zu wahren. Ihr Vertrauen wird mir die Kraft geben, immer der erste zu sein, wenn es gilt, Bekenntnis und Zeugnis abzulegen für den neuen Lebensgrundsatz des deutschen Volkes, für Freiheit, Recht und soziale Wohlfahrt.[1] 
Citaĵo
 [...] La esenco de nia konstitucio estu precipe libereco. Libereco por ĉiuj popolanoj. Sed ĉiu libereco, al kiu partoprenas multaj, devas havi sian statuton. Tiun vi estis kreintaj, komune ni volas ĝin teni. El via fido mi estis elektita al la unua pozicio en la germana regno. En via mano mi ĵuris, ke mi konservu lojale la konstitucion kreitan de vi por la germana popolo. Via fido donos al mi la forton por esti ĉiam plej preta, kiam oni devas ĵuri por la nova viva bazo de la germana popolo, por libereco, juro kaj socia prospero. 
— Friedrich Ebert, 1919.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Konstitucio de Weimar estis dividita en 2 ĉefpartoj. Tiuj estis dividitaj en 7 kaj 5 sekcioj. Entute la konstitucio enhavis pli ol 180 artikolojn.

Laŭ la malnova imperiestra konstitucio, ekzistis forta parlamento (Reichstag) kiu decidis pri leĝoj, sed la ĉefministron elektis la imperiestro. En la nova konstitucio ekzistis forta regna prezidanto, kiu nomumis la ĉefministron. Sed la parlamento povis poste malelekti registaron.

Simile, la regna prezidanto rajtis ordoni dekretojn en katatastrof-kazoj, kiujn la parlamento tamen povis abolicii.

Pro la balotaj elektoj, en la parlamento malofte troviĝis konstruema plimulto por stabila registaro. Tial la regna prezidanto havis praktike pli da povo ol la konstituci-farintoj deziris.

Preambulo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Das Deutsche Volk einig in seinen Stämmen und von dem Willen beseelt, sein Reich in Freiheit und Gerechtigkeit zu erneuen und zu festigen, dem inneren und dem äußeren Frieden zu dienen und den gesellschaftlichen Fortschritt zu fördern, hat sich diese Verfassung gegeben. 
Citaĵo
 La germana popolo, unuigita en siaj triboj kaj inspirita de la volo renovigi kaj fortigi la liberecon kaj la justecon de la regno, apogi la internan kaj eksteran pacon kaj promocii la socian progreson, adoptis tiun konstitucion. 

Ĉeso kaj sekvoj[redakti | redakti fonton]

La konstitucio mem estis apenaŭ ŝanĝita, sed la praktikado do estis sufiĉe malatentanta la konstituciajn principojn. Ekzemple, dum pluraj jaroj validis t.n. "povigaj leĝoj", laŭ kiuj ankaŭ la registaro rajtis decidi pri leĝo (anstataŭ la parlamento), kaj 1919-1924 kaj ekde 1930 la regna prezidanto ordonis multe da dekretoj.

En 1933 la regna prezidanto Paul von Hindenburg decidis nomumi Adolf Hitler ĉefministro. Tio je si mem ne estis kontraŭkonstitucia, sed ja la posta fakta regado de Hitler kaj lia detruado de la konstitucio. Kiam von Hindenburg mortis en 1934, Hitler nomis sin Führer und Reichskanzler (gvidanto kaj ĉefministro) kaj la posteno de regna prezidanto restis vaka. La konstitucio mem neniam estis oficiale aboliciita.

Pro la fino de la respubliko, poste oni emis kulpigi la konstitucion pri ĝi. Tio ne estas pravigebla. Sed en 1948/1949, kiam (okcident)germanaj politikistoj decidis pri nova konstitucio (la nuna), oni sufiĉe ŝanĝis la konstitucian skeleton: la nuna prezidanto ne plu havas tiom multe da funkcioj, kaj la ĉefministron elektas eksplicite la parlamento.

Sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La nuna konstitucio de Germanio deklaras kelkajn artikolojn de la vajmara konstitucio (pri religiaj aferoj) ankoraŭ validaj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ebert, Friedrich. “Rede nach der Vereidigung zum Reichspräsidenten”. 1919. URL: http://www.dhm.de/lemo/html/dokumente/ebert/index.html. Vidita la 30-an de aŭgusto 2012.
  2. Bürger, Regina. “Ein Vergleich. Weimarer Reichsverfassung und Grundgesetz”. URL: http://www.digitale-schule-bayern.de/dsdaten/87/352.pdf. Vidita la 30-an de decembro 2012.