Adrienne Thomas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adrienne Thomas
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1897 (1897-06-24)
en Saint-Avold
Morto 7-an de novembro 1980 (1980-11-07) (83-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Alia nomo Hertha Lesser • Erika Theobald vd
Okupo verkisto • aŭtobiografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adrienne THOMAS estis la pseŭdonimo de Hertha A. Deutsch, denaske Strauch (1897–1980), germana membiografia romanisto.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hertha Strauch naskiĝis en Saint-Avold en Alzaco-Loreno, tiam parto de Germanio, la 24an de Junio 1897. Ŝi edukiĝis dulingve en germana kaj franca, iris al lernejo en Metz,[2] kie ŝia familio posedis malgrandan ĉiovendejon. Dum la Unua Mondmilito ŝi iĝis flegistino por la Ruĝa Kruco, dekomence en Metz kaj poste en Berlino, kien ŝia familio estis translokiĝinta. Dum la 1920-aj jaroj ŝi trejniĝis kiel kantisto kaj aktoro ĉe la Clara Lion Konservatorio en Frankfurt.[2]

Verkante kiel Adrienne Thomas, ŝi uzis siajn spertojn ĉe la Ruĝa Kruco por siaj duon-membiografiaj kontraŭ-milita romano Die Katrin wird Soldat (Katrin iĝas soldato), taglibro de juna judino servanta malantaŭ germanaj linioj kiel helpolaboristo. Publikigita en 1930, la libro estis tradukita en dek ses lingvojn. Kiam Adolf Hitler enpoviĝis en 1933 Thomas estis devigita ekziliĝi kaj ŝiaj verkoj estis malpermesitaj. Post loĝi en Aŭstrio, Francio kaj Usono, ŝi finfine setliĝis en Vieno en 1947.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Katrin wird Soldat: ein Roman aus Elsass-Lothringen' (Katrin iĝas soldato: romano el Alzaco-Loreno). Berlin: Propyläen-Verlag, 1930.
  • Dreiviertel Neugier: Roman, 1934
  • Katrin! Die Welt brennt!: Roman, 1936.
  • Andrea: eine Erzählung von jungen Menschen , 1937
  • Von Johanna zu Jane: Roman, 1939
  • Reisen Sie ab, Mademoiselle!, 1940
  • Ein Fenster am East River, 1947
  • Wettlauf mit dem Traum: Roman, 1949
  • Da und dort, 1950

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Killey, Walther, eld. (2006). Dictionary of German Biography. Vol. 10. Thibaut - Zycha. Walter de Gruyter. p. 18. ISBN 978-3-11-096116-4.
  2. 2,0 2,1 Phillips, Zlata Fuss. (2001) German Children's and Youth Literature in Exile 1933-1950: Biographies and Bibliographies. Walter de Gruyter, p. 234. ISBN 978-3-11-095285-8.
  3. Cardinal, Agnes. (1999) Women's Writing on the First World War. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-812280-7.