Batalo de Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damaĝo okazigitaj de germana bombardado en Pireo la 7an de Aprilo 1941.
La greka fronto en la 15-a de aprilo 1941.

La batalo de GrekioOperaco Marita estis la invado de la Reĝlando Grekio fare de la fortoj de la Akso dum la Dua Mondmilito en kiu ili batalis kontraŭ la aliancanoj (Grekio kaj la Komunumo de Nacioj). La batalo de Grekio ekis en la 28-a de Oktobro de 1940 pere de la invado de Grekio fare de la faŝisma Italio[1] kaj finiĝis per la falo de Kalamata, en Peloponezo, en la 28-a de Aprilo 1941. Per la batalo de Kreto kaj kelkaj aliaj ŝipbataloj, la batalo de Grekio formas parton de la operaciejoj de la Egea Maro de la Kampanjo de Balkanio.

Italio invadis Grekion en la 28-a de Oktobro 1940 el Albanio, lando kiu estis jam okupaciita en aprilo 1939. Tamen, la greka armeo montris, ke ĝi estas kapabla rezisti kaj eĉ kontraŭataki, devigante la italan armeon al la retiriĝo. Meze de Decembro, la grekoj, siavice, okupis kvaronon de Albanio. En Marto 1941, nova itala ofensivo malsukcesis, finante tiel la italajn aspirojn.

En la 6-a de aprilo 1941, Germanio invadis Grekion el Bulgario, cele al havigo de pli da sekureco al sia suda flanko. La greka armeo, pli malforta kaj pro homoj kaj pro ekipaĵoj, estis venkegita, kaj Ateno falis en la 27-a de Aprilo 1941, dum la Komunumo de Nacioj sukcesis evakui ĉirkaŭ kvindek mil soldatojn. Post la fino de la batalo de Grekio, la lando estis dividita en tri zonoj de okupacio, inter Germanio, Bulgario kaj Italio, ĝis la retiriĝo de la germanaj trupoj en Oktobro 1944.

La batalo de Grekio esta konsiderata de kelkaj historiistoj kiel definitiva batalo en la paŝado de la Dua Mondmilito,[2] ĉar la invado de Grekio malebligis interkonsenton inter Hitler kaj Stalin por determini siajn respektivajn influsferojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Creveld, p. 65
  2. Keegan, p. 144

Bibliografio[redakti | redakti fonton]