Milittribunalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksej Kivŝenko. La militttribunalo (fakte miltkonsilio) Fili decidas abandoni Moskvon al la avancintaj trupoj de Napoleono. Tiuokaze ne temis pri juĝi al akuzito.

Milittribunalo estas militjura proceduro de urĝa kaj rapida karaktero, per kiu oni decidas pri la faro de delikto tipigita en la respektiva Kodo de Milita Justico, kiu, pro situacio de milito aŭ alia simila (stato de escepto, sieĝostato aŭ alarmostato), ne permesas laŭ la juraj aŭtoritatoj atendi la normalan proceduron de la ordinara militjustico.

Ĝi estas prezidita de generalo kaj formas ĝin totale tri aŭ kvin militistoj de alta rango, kun foja ĉeesto de juristo. En situacioj de milito oni supraĵe informas pri la koncernaj faktoj pri kiuj oni akuzas, foje oni permesas ekdefendon de la akuzito kaj oni decidas la kondamnon kiu estas ekzekutata tuje. Al tiu proceduro mankas ĝenerale la konstituciaj garantioj propraj de la laŭjura ŝtato.

Ĝenerale tiu proceduro estas uzata por plenumi surogaton de justico kiam tiu ne konvenas al la aŭtoritatoj (foje ĵus establitaj) kaj montri al la ekstero ke ja oni aplikas la justicajn garantiojn, kio fakte ne okazas. Ekzemple tiel oni aplikis al la politika subpremado fare de la venkantaj faŝismaj insurekciantoj dum la Hispana Enlanda Milito. Aliokaze oni uzis la sistemon en tre diversaj militoj kontraŭ dizertintoj por eviti malfortigon de la moralo de la batalantoj; tiukadre la sistemo estis simpligita foje al nura deklaro antaŭ la propra mortpafa plotono. Aliokaze la proceduro estis aplikita surŝipe, kiam alveno al haveno de koncerna lando estus tro malrapida por solvi urĝan aferon, ekzemple kaze de ribelo en la propra ŝipo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]