Lustro
Lustro estas plurbranĉa pendlumigilo. En la epokoj antaŭ la invento de elektra lumo, oni per lustroj plenaj je kandeloj lumigis grandajn halojn, kaj pro la reprezenta karaktero de multaj el tiaj grandaj haloj ankaŭ la lustroj fariĝis imponaj kaj valoraj dekoraĵoj - ofte el oro aŭ arĝento, foje pendigataj per vitraj kristaloj, kiuj aldone refraktis la kandelan lumon kaj ankoraŭ plialtigis la lustran brilon.
Pro tiu pompa, monumenta efiko de grandaj lustroj oni ankaŭ post la invento de elektra lumo uzas ilin ankaŭ kun elektraj ampoloj en reprezentaj haloj - grandparte de historiaj konstruaĵoj kiel kasteloj, parlamentajoj, urbodomoj, kortumoj ktp. Ekzemplo de moderna konstruaĵo, kies arkitekturo malavare uzas la reprezentan efikon de grandaj lustroj, estas la Palaco de Paco en Hago - la sidejo de la Internacia Kortumo.
|
Notoj [redakti]
- ↑ Ivan G. Ŝirjaev: "Sen titolo", ĉapitro 8-a