Premio Rafto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio Rafto
honorigo
Nomita laŭ Thorolf Rafto
Organizanto Rafto Foundation for Human Rights
Lando Norvegio
Fondita en 1987
vdr

La Memorpremio Profesoro Thorolf Rafto (norvege Raftoprisen) estas premio aljuĝita fare de la fonduso Rafto al individuoj, organizoj aŭ grupoj kiuj batalas por ideoj kaj principoj kiuj subtenas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Thorolf Rafto estis profesoro pri ekonomia historio ĉe la Norvega Lernejo de Ekonomiko [1].

La Premio Rafto estas aljuĝita ĉiujare ekde 1987, la unuan dimanĉon de novembro ĉe Den Nationale Scene en Bergen. Iom post iom atingis grandan internacian atenton kaj prestiĝon. La premio estas donita al individuoj, grupoj aŭ organizaĵoj kiuj ne estas konataj tutmonde. La ideo estas krei fokuson ĉirkaŭ ili por ke la laboro, kiun ili faras, fariĝu pli facila. Kvar el la ricevantoj aŭ kazoj kiuj ricevis la Rafto-Premion poste ricevis la Nobel-premion pri paco - Aung San Suu Kyi, José Ramos-Horta, Kim Dae-Jung, Ŝirin Ebadi.

Premiitoj[redakti | redakti fonton]

  • 1987 - Jiří Hájek, Ĉeĥoslovakio
  • 1988 - Trivimi Velliste, Estonio
  • 1989 - Doina Cornea, Rumanio kaj Fidesz, Hungario
  • 1990 - Aung San Suu Kyi, Birmo
  • 1991 - Jelena Bonner, Rusio
  • 1992 - Preah Maha Ghosananda, Kamboĝo
  • 1993 - Homoj de Orienta Timoro (La premio estis ricevita fare de José Ramos-Horta)
  • 1994 - Leyla Zana, Turkio
  • 1995 - Unio de Komitato de Soldat-patrinoj de Rusio, Rusio / Ĉeĉenio
  • 1996 - Palermo Anno Uno, Italio
  • 1997 - ciganoj/romanoj reprezentitaj fare de Ian Hancock
  • 1998 - ECPAT, Tajlando
  • 1999 - Gennady Grushevoy, Belorusio
  • 2000 - Kim Dae-jung, Sud-Koreio
  • 2001 - Ŝirin Ebadi, Irano
  • 2002 - Mohammed Daddach, Okcidenta Saharo
  • 2003 - Paulos Tesfagiorgis, Eritreo
  • 2004 - Rebiya Kadeer, de la ujgura malplimulto en Ĉinio
  • 2005 - Lidija Yusupova, Ĉeĉenio, Rusio
  • 2006 - Thich Quang Do, Vjetnamio
  • 2007 - La Nacia Kampanjo sur Dalitoj Homaj Rajtoj, Hindio
  • 2008 - Bulambo Lembelembe Josué,  Demokratia Respubliko Kongo
  • 2009 - Malahat Nasibova, Azerbajĝano
  • 2010 - José Raúl Vera López, Meksiko
  • 2011 - Sexual Minorities Uganda (SMUG), reprezentita fare de Frank Mugisha, Ugando
  • 2012 - Nnimmo Bassey, Niĝerio
  • 2013 - Barejna Centro por Homaj Rajtoj, Barejno
  • 2014 - Agora, Rusio
  • 2015 - Padre Melo, Honduro
  • 2016 - Yanar Mohammed, Irako
  • 2017 - Parveena Ahangar kaj Imroz Parvez, Kaŝmiro
  • 2018 - Adam Bodnar, Pollando
  • 2019 - Rouba Mhaissen, Sirio / Libano
  • 2020 - Egipta Komisiono por Rajtoj kaj Libereco (ECRF), Egiptio
  • 2021 - Grupo de Analizo de Datumoj pri Homaj Rajtoj, Usono
  • 2022 - Nodjigoto Charbonnel, Ĉadio
  • 2023 - Defendo por Infanoj Internacia - Palestino (DCIP), Palestino

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Per Egil Hegge (2016) Fear Shall Not Triumph: The Rafto Prize - 30th Anniversary (Bergen: Fagbokforlaget) (ISBN 978-8253303499)
  • Atle M. Skjærstad (2016) Uværet som aldri stilnet (Bergen: Vigmostad & Bjørke AS) (ISBN 978-8241912702)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thorolf Rafto Store norske leksikon

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]