Motu proprio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Motu proprio (ofte ankaŭ kiel moto proprio aŭ “motupropio”) estas unu el la latinaj lokucioj (laŭlitere tradukita = “per sia iniciato”) kiu indikas dokumenton, nomumon aŭ ĝenerale decidon prenitan “siainiciate” de tiu kiu havas povon aŭ rajton tion fari. Ĝi antonomazie referencas al dokumento (decido) kiu ne estis proponita al la papo el kelka organismo de la Roma Kurio.

Laŭ la kodo de kanona juro, fakte, la Pontifiko estas dotita per ĉiuj povoj por praktiki la rektan suverenecon sur la tuta Eklezio, sur ĉiu Aparta Eklezio (ekzemple sur la diocezoj kaj rilate la doktrinon. Laŭ la asertoj de la Unua Vatikana Koncilio, krome, la instruo de la papo ĝuas je la prerogativo de la Neeraripovo rilate la sferon de la Kredo kaj Moralo kiam li parolas ex cathedra (laŭlitere: elkatedre), nome respektante iujn precizajn normojn. La Motu proprio povas esti adresita al la tuta eklezio aŭ al aparta grupo aŭ al aparta persono.

Historio de "Motu proprio"[redakti | redakti fonton]

En epoko de la Papa Ŝtato la instrumento “Motu propio” estis ofte uzata por ordigi ekonomiajn kaj alispecajn aferojn,.[1] La unua motu proprio reiras al papo Inocento la 8-a en 1484.

Priskribo pri "Motu proprio"[redakti | redakti fonton]

La letero Motupropra komenciĝas tiel: Nomo de la papo.

Apostola letero
Dato de la Motu proprio

La teksto estas latina (epoke la Papa Ŝtato), foje en la itala lingvo)

Iuj famaj “motu propio”'[redakti | redakti fonton]

Per kiu estas konfirmita kaj precizigita la kompetenco de la Kongregacio por la doktrino de la kredo rilate la plej gravajn krimojn plenumitajn en la Eklezio kontraŭ la moralo kaj dum la celebrado de la sakramentoj. La teksto de tiu dokumento estis modifita per nova verbigo De gravioribus delictis (Normoj rilate la plej gravajn krimojn).

  • Benedikto la 16-a:
    • Summorum Pontificum, 7-a de julio 2007, por plilarĝigi la permeson celebri la meson laŭ la antikva latina formo (ceremonio kaj lingvo)
    • Ecclesiae unitatem, 2-a de julio 2009
    • Omnium in mentem, 26-a oktobro 2009 (aprobante la modifojn de kvin kanonojn de la kanona juro
    • Ubicumque et semper, 21-a septembro 2010, fondanta la "Pontifikan Konsilion por la antaŭenigo de la nova evangelizado".
    • Motu Proprio (de 30-a de decembro 2010, sentitola, disponebla itallingve sur la vatikana retejo [1], por la antaŭevitado kaj la lukto kontraŭ la kontraleĝaj aktivecoj monaj kaj financaj. Dum ĝi konfirmas la la Leĝo de la Ŝtato de la Vatikanurbo, anoncas la kreadon de “Aŭtoritato de Imformo pri Financo”.
    • Porta Fidei, 20-a de oktobro 2011 anoncanta ke ekde 11-a de oktobro 2012 ĝis la la 24-a de novembro 2013 okazos la “jaro de la Kredo”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vedu [Il moto proprio pontificio che soppresse l’Annona romana]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]