Hotelo Hilton (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hotelo Hilton
hotelo • geografia objekto
Malfermo 1-a de januaro 1977
Lando Hungario vd
Situo Vár
Adreso Hess András tér 1–3.
Poŝtkodo 1014
Situo
Geografia situo 47° 30′ 9″ N, 19° 2′ 1″ O (mapo)47.502519.033611111111Koordinatoj: 47° 30′ 9″ N, 19° 2′ 1″ O (mapo)
Hotelo Hilton (Budapeŝto)
Hotelo Hilton (Budapeŝto)
DEC
Hotelo Hilton
Hotelo Hilton
Situo de Hotelo Hilton
Map
Hotelo Hilton
Parto de Hilton Worldwide vd
Posedata de Hilton Hotels & Resorts vd
Retejo https://www.hilton.com/en/hotels/budhitw-hilton-budapest/
vdr

La Hotelo Hilton estas konata luksa hotelo en Budapeŝto, sur Monto Vár. Ĝi kun la ĉirkaŭo apartenas al Monda Heredaĵo ekde 1987.

Malsupre la Fiŝista Bastiono, centre la preĝejo, dekstre Hotelo Hilton

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento en tiu loko funkciis preĝejo Sankta Nikolao kun monaĥejo de dominikanoj. La longa historio grandparte forviŝis tiujn konstruaĵojn, restis ruinoj. En 1688 la jezuitoj havis tie kolegion. En la 1970-aj jaroj arkitektoj ricevis taskon pri konstruo de moderna hotelo, kiu faras harmonion inter la ruinoj, aliaj gravaj konstruaĵoj kaj belega panoramo. La ĉefarkitekto estis Béla Pintér (arkitekto). La hotelo kun 321 ĉambroj ekfunkciis en jarfino de 1976. Ekzemple loĝis en la hotelo Luciano Pavarotti, Pele, Leonard Bernstein, Elton John, Placido Domingo, Carlos Santana, Andrew Lloyd Webber, Samantha Fox, Cindy Crawford, Naomi Campbell, Jimmy Carter, Roger Moore, Robert Redford, Michael York, Eros Ramazzotti, Michel Platini, Deep Purple, Martina Navratilova, Uri Geller, Boney M, Joe Cocker.

La korto kun ruinoj kaj la hotelo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas apud Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár) kaj Fiŝista Bastiono. La fasado estas moderna kun vitroj. Plej supre altiĝas turo, kiu simbolizas la historion. Apud Fiŝista Bastiono korto etendiĝas kun mezepokaj ruinoj, sed estas libera loko por subĉielaj koncertoj. En la iama monaĥejo restis ekzemple puto 8 metrojn profunda. La iama kelo nun estas drinkejo pri vinoj. Ene sur koridoro estas videbla la plej malnova memoraĵo: signa ŝtono de la romianoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]