Cindy Crawford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cindy Crawford

Cynthia Ann Crawford (* 20-a de februaro en 1966 en DeKalb, Illinois, Usono) estas usona fotomodelo kaj aktorino.

Ŝi fondis kun aliaj pintaj modeloj de sia generacio (Claudia Schiffer, Kate Moss, Naomi Campbell, Elle Macpherson kaj Christy Turlington) la Fashion-Café-n.

En 1998 ŝi edziniĝis al Rande Gerber, antaŭe ekde 1991 ĝis 1995 ŝi estis edzino de la aktoro Richard Gere.

En 1995 ŝi estis la plej bone pagita modelo surmonde kun lukro de 6,9 milionoj da dolaroj.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • The Simian Line (2000)
  • 54 (1998)
  • Unzipped (1995)
  • Catwalk (1995)
  • Fair Game (1995)
  • Cindy Crawford: The Next Challenge (1993)
  • Beautopia (1998)
  • The Secret of my success (1987)