Claudia Schiffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Claudia Schiffer

Claudia Schiffer (*25-a de aŭgusto en 1970 en Düsseldorf, plenkreskiĝis en Rheinberg) estas germana fotomodelo, unu el la plej konataj manekenoj de la mondo.

Oni malkovris Schiffer fine de la 1980-aj jaroj en diskoteko. Ŝi mondfamiĝis kiel manekeno de la firmao Chanel.

Claudia Schiffer havas tri pli junan gefratojn. Kiam infano ŝi deziris iĝi advokatino en la kancelario de sia patro, Heinz Schiffer Ŝi geedziĝis en majo de 2002 kun angla Matthew Vaughn (nask. Drummond). Ili havas filon Caspar Matthew (2003) kaj filinon Clementine (2004).