Budapesti Közlekedési Központ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Budapesti Közlekedési Központ
negoco • transporta firmao • entrepreno vd
Dum 1-a de januaro 2011 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Budapesti Közlekedési Zrt.
Jura formo private company limited by shares
Fondintoj General Assembly of Budapest vd
Sidejo Erzsébetváros
Lando Hungario
Estr(ar)o Ervin Nemesdy • Kálmán Dabóczi
TTT Oficiala retejo
vdr

Budapesti Közlekedési Központ (BKK) (esperante Transporto Centro de Budapeŝto) estas la kompanio kontrolanta la reton de Publika trafiko de Budapeŝto kaj ĝiaj antaŭurboj, fondita de la metropola komunumo la 27-an de oktobro 2010 kun ekfunkcio la 1-an de januaro 2011. Ĝi respondecas pri la integrita kunordigo de la kompetencoj de "Budapesti Közlekedési Zrt." (BKV Zrt.), de la transporta departemento de la ĉefa urbestro, de la metropola kompanio respondeca pri voj-prizorgo, kaj la aktivecoj de Parking Kft. kaj la publika kunordiga oficejo de operatoroj de metropola taksio. Ĝi celas subteni la strategiojn de disvolviĝo de publika transporto kaj vojaj infrastrukturoj je la skalo de budapeŝta aglomeraĵo.

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

La taskoj de BKK estas: organizo de servoj de publika transporto, kreo de la reto de transporto kaj la respektivaj horaroj, malfermi publikajn kontraktojn por la provizo de publikaj servoj por provizantoj en konkurenciva maniero, evoluado kaj formulado de proponoj por la tarifa sistemo, kontrolo super la aĉeto de transport-biletoj, la movado de publika administrado de urba transporto, kia la kontrolo de "kriza trafiko".

Statuso[redakti | redakti fonton]

Publika transporto de Budapeŝto ne povas esti finance memstara: biletvendado kaj vojaĝado estas nesufiĉaj por kovri la mastrumajn kostojn de tia vasta sistemo, kiuj valoras jare proksimume 48 milionojn da eŭroj. Ĉi tio esence signifas, ke la publika transporto estas publika servo. La plej signifaj el pliaj enspezoj de BKK estas: enspezoj de la vendo de publikaj spacoj kaj lu-pagoj por la uzo de nemoveblaj bienoj (lokaj komercoj ambaŭ sur tero kaj situantaj en la metroo), kaj enspezoj rilataj al parkado kaj kotizoj por permesiloj por la transporto de varoj.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Budapesti Közlekedési Központ Zrt. en la franca Vikipedio.