Oktogon (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oktogon
La haltejo "Oktogon" sur kaheloj en la stacio
La haltejo "Oktogon" sur kaheloj en la stacio
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 30′ 18″ N, 19° 3′ 48″ O (mapo)47.50519.0633Koordinatoj: 47° 30′ 18″ N, 19° 3′ 48″ O (mapo)
Oktogon (Budapeŝto)
Oktogon (Budapeŝto)
DEC
Oktogon
Oktogon
Oktogon
Situo de Oktogon
Map
Oktogon
Ecoj
Tipo subkrusta
Kajoj 2 flankaj
Historio
Malfermo 1896
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Opera Vörösmarty utca
vdr

La Oktogon estas stacio de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La stacio troviĝas sub la krusto de Avenuo Andrássy. La nomo venis de placo nomata Oktogon, kie haltas la metroo. En la placo renkontiĝas avenuo kaj bulvardo, la randaj domoj formas geometrian oklateron. La metrolinio apartenas al Monda heredaĵo, kiel parto de Avenuo Andrássy.

La konstruado en 1896

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu metrostacio estis konstruita en 1896 pro miljara datreveno de alveno de la hungaraj triboj al la Karpata baseno. Pli frue oni volis konstrui tramon, sed pro beleco de la avenuo la tramo "kaŝiĝis" sub la teron. La konstruado estis simpla: oni elfosis la teron, poste oni muntis la relojn sube kaj la elektran relon pli supre, oni faris la betonajn murojn, fine oni kovris la elfosaĵon (vidu la malnovan foton!). Post la ekfunkcio la oficiala nomo estis "subtera elektra fervojo". En 1941 plena Hungario ŝanĝis la trafikan direkton al la dekstra flanko, tamen la subtera tramo restis laŭ la maldekstra sistemo ĝis 1973. En 1970 ekfunkciis jam la vera metroo, tial ĉi tiu linio estis nomita jam metrolinio, ja ĝi trafikas sub la tero, pli precize sub la krusto. En 1973 kaj 1995 plenaj renovigaj laboroj okazis.

La metrostacio[redakti | redakti fonton]

La stacidomo estas alirebla laŭ po unu ŝtuparejoj. Komence ili estis kovritaj per dometoj (vidu la subajn fotojn!), post jaroj ili estis malkonstruitaj. En la peronoj la muroj estas kovritaj per blankaj kaheloj. Feraj kolonoj tenas la plafonon. Dekomence en la peronoj estis lignaj budoj, kie estis aĉeteblaj la biletoj. Post jardekoj jam aŭtomatoj servas pri tio, tamen la budoj ankaŭ nun estas videblaj. Tiu haltejo situas proksimume meze de la metrolinio, tial en 1995 oni konstruis tuj post la haltejo apartan relon, kiu faras eblecon ŝanĝi vojdirekton.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

La pasaĝeroj havas trafikajn kontaktojn al tramoj kaj aŭtobusoj, iomete for al troleoj. Proksime funkcias la Gaja Teatro.

Unu el la peronoj, dekstre estas videbla la jam neuzita budo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]