Ŝablono-Diskuto:Informkesto stacio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus aldonis la plian parametron nomoj kaj ekzemplon de ĝia uzado. Por ke la ekzemplo ne fuŝu la supre dekstre videblajn koordinatojn, mi metis la videblan rezulton en apartan subpaĝon de la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 14:46, 16 Jun. 2013 (UTC)

perono/kajo[redakti fonton]

Saluton! Laŭ vortaroj la vorto "perono" kutime signifas ŝtuparon antaŭ domo kaj en senco de kajo ĝi estas evitinda. Mi kaj iuj aliaj uzantoj uzas la vorton "kajo". --NoKo (diskuto) 15:29, 16 Jun. 2013 (UTC)

Bone. Mi rigardis en Novan PIV kaj en la Fundamenton. Vi pravas. Mi korektos la ŝablonon, tiel ke nur estu kajo. Mi pensas, ke la parametro jam troviĝas en artikoloj, eble eĉ nur en unu. --Tlustulimu (diskuto) 15:42, 16 Jun. 2013 (UTC)

Mi rimarkis ankaŭ, ke "ecoj" duoble aperas. --NoKo (diskuto) 16:01, 16 Jun. 2013 (UTC)

Dankon pro via atentigo. La unua apero de "ecoj" devis esti "situo" kaj jam estas tio. --Tlustulimu (diskuto) 16:26, 16 Jun. 2013 (UTC)

Linioj resp. Linioj kiel listo kaj Modulo:Listutil[redakti fonton]

Saluton. Mi ne malfaris la forigon de la Lua-modula subteno ĉe la parametro linioj. Anstataŭ tio mi ŝanĝite denove aldonis la kodon kiel novan parametron linioj kiel listo. Ĉu bone? Tiam oni povas elekti, kio plej taŭgas por la koncerna artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 17:48, 17 Jun. 2013 (UTC)

Aldono 2[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis kodon el la ŝablona provejo, tiel ke nun finfine la ŝablono {{Informkesto itala metroa stacio}} fariĝis superflua. Mi jam proponis ĝian forigon antaŭ kelkaj tagoj kaj realigos tion vespere, se neniu kontraŭos ĝis tiam. Krome mi jam ŝanĝis la ununuran artikolon Caiazzo (metroo de Milano)‎‎. --Tlustulimu (diskuto) 08:55, 25 Jun. 2013 (UTC)

Parametro arkitektoj[redakti fonton]

Estas ridinde aŭtomate postuli ke pri ĉiuj arkitektoj de stacioj estu ruĝa interna ligilo, do estu aparta vikipedia artikolo. La ŝablono ekzemple uzatas pri tekstoj de unuopaj moskvaj metrostacioj: Pri stacio Riĵskaja en la e-lingva artikoleto estas nomoj de kvin arkitektoj kun ruĝaj internaj ligiloj, pri neniu el la nomoj en la ruslingva vikipedio estas teksto aŭ informo, kaj la ruslingva artikolo pri la stacio sume nur mencias du el la kvin arkitektoj. De kie la e-lingva vikipedio prenu informojn pri arkitektoj de Rusio, se eĉ la rusa vikipedio neglektas ilin? Simple necesas havi la alternativon meti nomon de arkitekto sen aŭ kun interna ligilo, ne rajtas esti aŭtomataj ruĝaj internaj ligiloj. Mi ŝanĝas la programigon de la ŝablono. ThomasPusch (diskuto) 12:15, 10 Dec. 2015 (UTC)

Pardonon: Mi vidas ke jam antaŭvidatas pli simpla solvo, nome meto de parametro "ligu arkitekton = ne". Mi metas informon pri tio pli videble en la dokumentadon, kaj proponas ke la versio sen internaj ligiloj estu la kutima, kaj se antaŭvidatas ligiloj, eblas simple meti ilin uzi parametron "ligu arkitekton = jes". ThomasPusch (diskuto) 12:21, 10 Dec. 2015 (UTC)
Saluton, Thomas. Mi ĵus ŝanĝis tion kaj eĉ alĝustigis la dokumentadon. Krome mi aldonis atentigan frazon al la tabelo pri parametroj, ĉar la parametro ligu arkitekton funkcias nur, se la parametro arkitekto enhavas kome apartigitan liston de arkitektoj. --Tlustulimu (diskuto) 12:53, 10 Dec. 2015 (UTC)
Bone, pli bone tiel! Dankon, ThomasPusch (diskuto) 18:48, 10 Dec. 2015 (UTC)

dua nomo[redakti fonton]

"dua nomo" (antaŭe: "nomoj") ne funkcias. --Dominik (diskuto) 21:48, 10 Dec. 2015 (UTC)

@Dominik: Estis fuŝo en la ŝablono ĉe dua nomo. Bonvolu atenti, ke la parametroj dua nomo kaj nomoj estas malsamaj kaj eĉ malsame uzataj. Do, dua nomo estas uzata kiel la plej multaj parametroj por nomoj, dum ke nomoj devas enhavi helpan ŝablonon, kiu eĉ kreas la tabelan vicon. Ekzemplo por tio troviĝas en Ŝablono:Informkesto stacio/ekzemploj je la fino. Nuntempe ekzistas nur malmultaj ŝablonoj kun tia trajto. --Tlustulimu (diskuto) 08:34, 11 Dec. 2015 (UTC)
Multan dankon @Tlustulimu:! Mi provis enmeti duan nomon en artikolo Riĵskaja (stacio de Moskva metroo) - ĉu estas normale ke aperas kun la mencio "Plia nomo", ĉu ne estus pli bone sen? --Dominik (diskuto) 09:18, 11 Dec. 2015 (UTC)
@Dominik: Ne dankinde. Mi ĵus forigis la superfluan tekston "Plia nomo", centrigis la nomon kaj iomete malgrandigis la skribon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:01, 11 Dec. 2015 (UTC)
Dankon, @Tlustulimu:, ĉio enorde. Miaopinie, ne estis necese malgrandigi skribon, sed tio estas detaleto. --Dominik (diskuto) 15:12, 11 Dec. 2015 (UTC)

Saluton! Mi aŭtomatigis la parametron "kodo" (Kodo de la stacio), kiu ĉerpas informon el Wikidata P722. Tio redonas la UIC-kodon (aŭ 'Ekspress-3' por post-sovetaj ŝtatoj). --Dominik (diskuto) 05:39, 23 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi aŭtomatigis la parametron "kodo ESR" (Kodo ESR), kiu ĉerpas informon el Wikidata P2815. Tio redonas la kodon ESR por post-sovetaj ŝtatoj (ru:Единая сетевая разметка). --Dominik (diskuto) 05:18, 25 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi aŭtomatigis novan parametron "retejo" (Retejo), kiu ĉerpas informon el Wikidata P722. La du unuaj ciferoj de Wikidata P722 indikas ĉu redoni oficialan tutlandan retejon de la koncerna lando kiam havebla. Tio funkcias hodiaŭ por Rusio, Ĉeĥio kaj Francio. Vidu ekzemple: Okruĵnaja. Rezultas neniu trafo se la stacio ne havas UIC-kodon. --Dominik (diskuto) 07:52, 1 nov. 2020 (UTC)[Respondi]