Artézi fürdő (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artézi fürdő
La tersurfaca finhaltejo ĝis 1973
La tersurfaca finhaltejo ĝis 1973
metrostacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 31′ 3″ N, 19° 4′ 51″ O (mapo)47.517419.0808Koordinatoj: 47° 31′ 3″ N, 19° 4′ 51″ O (mapo)
Artézi fürdő (Budapeŝto)
Artézi fürdő (Budapeŝto)
DEC
Artézi fürdő
Artézi fürdő
Artézi fürdő
Situo de Artézi fürdő
Map
Artézi fürdő
Ecoj
Tipo tersurfaca
Kajoj 1 insula
Historio
Inaŭguro 1896
Malfermo 1896
Fermo 1973
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Állatkert -
vdr

La Artézi fürdő (=Arteza banejo) estis tersurfaca finstacio de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La nomo venis de la apuda kuracbanejo (komence en tre provizora stadio).

Historio[redakti | redakti fonton]

La jam tersurfaca linio havis la finhaltejon apud la kuracbanejo, La konstruado ne diferencis de la kutimaj tramolinioj. La finhaltejo estis kapstacio, tamen post jaroj oni konstruis ligilajn relojn al la proksima tramo, ĉar la trafikanta kompanio strebis ĉiujn tramojn interligi. La haltejo funkciis ĝis 1973, poste ĝi plene neniiĝis, nuntempe eĉ la loko forgesiĝis.

Finstacio[redakti | redakti fonton]

La finstacio havis inter la reloj insulan peronon, kiu estis kovrita kontraŭ pluvoj. Kolonoj tenis la ŝirmilon. Superirejo (ponto) estis konstruita por la pasaĝeroj, ja sur la reloj homoj ne rajtis paŝi. La plena finstacio estis malkonstruita en 1973, eĉ la menciita trama linio plene malaperis kaj troleo ekfunkciis. Depost 1973 la metroo havis haltejon iomete for kaj la linio estis plilongigita al nova finstacio.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

Komence la pasaĝeroj atingis diversajn distrajn lokojn en la parko, post jaroj la impona Kuracbanejo Széchenyi estis finkonstruita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Malnova fotokompilaĵo pri la kuracbanejo, kiu baldaŭ prenis la nomon Széchenyi

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.