Vörösmarty utca (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vörösmarty utca
Tabulo "Vörösmarty utca"
Tabulo "Vörösmarty utca"
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 30′ 25″ N, 19° 3′ 57″ O (mapo)47.506919.0658Koordinatoj: 47° 30′ 25″ N, 19° 3′ 57″ O (mapo)
Vörösmarty utca (Budapeŝto)
Vörösmarty utca (Budapeŝto)
DEC
Vörösmarty utca
Vörösmarty utca
Vörösmarty utca
Situo de Vörösmarty utca
Map
Vörösmarty utca
Ecoj
Tipo subkrusta
Kajoj 2 flankaj
Historio
Malfermo 1896
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Oktogon Kodály körönd
vdr

La Vörösmarty utca [voroŝmarti] (=strato Vörösmarty) estas stacio de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La stacio troviĝas sub la krusto de Avenuo Andrássy. La nomo venis de la strato Vörösmarty, kiu kruciĝas ĉe la haltejo (Mihály Vörösmarty estis signifa poeto). La metrolinio apartenas al Monda heredaĵo ekde 2002, kiel parto de Avenuo Andrássy.

Unu el la peronoj, ĉe la enirejo estas aŭtomato por vojaĝbiletoj

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu metrostacio estis konstruita en 1896 pro miljara datreveno de alveno de la hungaraj triboj al la Karpata baseno. Pli frue oni volis konstrui tramon, sed pro beleco de la avenuo la tramo "kaŝiĝis" sub la teron. La konstruado estis simpla: oni elfosis la teron, poste oni muntis la relojn sube kaj la elektran relon pli supre, oni faris la betonajn murojn, fine oni kovris la elfosaĵon. En la peronoj la muroj estas kovritaj per blankaj kaheloj, ankaŭ la tabulo estis farita el kaheloj. Komence super la ŝtuparejoj oni konstruis po unu dometojn (vidu la malsupran desegnaĵon), kiujn post jaroj oni malkonstruis. En 1941 plena Hungario ŝanĝis la trafikan direkton al la dekstra flanko, tamen la subtera tramo restis laŭ la maldekstra sistemo ĝis 1973. En 1970 ekfunkciis jam la vera metroo, tial ĉi tiu linio estis nomita jam metrolinio, ja ĝi trafikas sub la tero, pli precize sub la krusto. En 1973 kaj 1995 plenaj renovigaj laboroj okazis.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

La pasaĝeroj havas trafikajn kontaktojn al aŭtobusoj kaj troleoj. Estas alirebla Pupteatro (Budapeŝto), Universitato Andrássy, Hungara Belarta Universitato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]