Angyalföld
Angyalföld [andjalföld], germane Engelsfeld estas la 13-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: anĝelo-tero.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- poŝtkodoj: 1131-1139
- areo: 13 km²
- loĝantaro: 111 600 en 2008
- koordinatoj: 47°31′N 19°03′O / 47.517°N, 19.05°OKoordinatoj: 47°31′N 19°03′O / 47.517°N, 19.05°O
[redakti] Situo
Distrikto Angyalföld situas laŭ maldekstra bordo de Danubo iom en centro de Budapeŝto. Apartenas al ĝi la neloĝata Insulo Margareta.
[redakti] Historio
La plej frue keltoj vivis tie, poste la romianoj havis tie militan gardejon. Poste la hungaroj havis tie vilaĝeton. La evoluo komenciĝis en la 19-a jarcento, sekve la loko estis la plej grava industriejo de Budapeŝto. En 1872 jam ankaŭ lernejo funkciis. En 1912 loĝkvartalo por laboristoj konstruiĝis havanta la fifaman nomon "Tripolisz". La memstara distrikto en 1938 formiĝis. Dum la socialismo novaj betonaj loĝkvartaloj konstruiĝis. En la 21-a jarcento la industrio forvelkis, tie novaj domoj, aĉetejoj funkcias.
[redakti] Trafiko
[redakti] Servoj
- 3 gimnazioj, 9 lernejoj, muzika lernejo, 16 infanĝardenoj, 9 infanvartejoj
- aŭtonomioj de bulgaroj, ciganoj, grekoj, kroatoj, poloj, germanoj, rutenoj, serboj kaj slovakoj
[redakti] Vidindaĵoj
- teatroj Víg(szinház) de 1896 kaj Teatro József Attila
- Preĝejo de Sankta Mikaelo (Angyalföld)
- preĝejo de 1899
- Luterana preĝejo (Angyalföld) de 1938
- tutlanda policejo
- Insulo Margareta