Etŝpura fervojo
Etŝpura fervojo estas fervojo kun trako rimarkeble malpli larĝa ol la norma ŝpuro de 1 435 mm.
Malgranda ŝpuro ebligas, ke la kurbiĝo de la fervojo havu malpli grandan radiuson; tiel ili ekzemple povas pli bone sekvi la kurbiĝojn de rivera valo aŭ de urba strato. Krome iliaj veturiloj ofte estas malpezaj kaj tial malmultekostaj.
Malavantaĝoj de etŝpuraj fervojoj estas, ke ili estas ne tre stabilaj ĉe alta rapido kaj ke kutime ili havas malgrandajn retojn. Kie ili interrilatas kun norm-ŝpuraj fervojoj, pasaĝeroj devas ŝanĝi la trajnon kaj varojn necesas transŝarĝi. Por eviti ĉi-lastan oni konstruis et-ŝpurajn port-vagonojn, kiuj povas porti norm-ŝpuran var-vagonon.
Estas multaj et-ŝpuraj mezuroj; jen kelkaj ofte uzataj:
- 600 mm
- 610 mm (2 futoj)
- 750 mm
- 760 mm (bosnia ŝpuro)
- 762 mm (2,5 futoj)
- 891 mm (Svedio)
- 900 mm
- 914 mm (3 futoj), ekz. ĉe la Fervojo de Sóller
- 950 mm (Italio)
- 1 000 mm (metra ŝpuro), ekz. ĉe la Retia Fervojo, la Trajneto de La Rhune kaj en Birmo, Kamboĝo, Singapuro, Tajlando, Tanzanio (krom TAZARA, 1 067 mm)
- 1 067 mm (3,5 futoj, CAP-ŝpuro laŭ Carl Abraham Pihl), ekzemple en Japanio, Sud-Afriko
La mencio de landoj en la ĉi-supra listo ne signifas, ke en la tuta lando oni uzas la koncernan ŝpuron. Fervojoj en Svedio kaj Italio estas pliparte norm-ŝpuraj. En Japanio nur la alt-rapida reto estas norm-ŝpura.