Zoo de Gera

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Zooparko arbara de Gera (germane: Waldzoo Gera, Tierpark Gera) troviĝas en Gera, Germanio, Straße des Friedens nr 85. Ĝi situas en la idilieca Martena valo (Martinsgrund).

Enirejo ĉefa al la zoo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La zoo de Gera malfermitis en junio 1962 kiel simpla ĉirkaŭbarila komplekso por hejmaj bestoj; ĝi intertempe nombriĝas inter la plej ŝatataj kulturaj institucioj de Eosta Turingio. Sur ĉ. 20 hektaroj vivas nuntempe pli ol 500 bestoj de ĉ. 80 diversaj specoj. Ili pleje hejmecas en la norda parto de la globo, kiel ekzemple damaoj, ruĝaj cervoj, kapreoloj, eŭropaj bizonoj kaj altebenaĵaj bovoj, boacoj, gruntbovoj, eŭropaj muflonoj kaj treetaj ŝafoj el la Ludovik-Insularo. Sukcesega estas tiu ĉi zoologia ĝardeno en la tenado de alkoj kaj bizonoj. La birdaro reprezentatas i.a. per gufoj, neĝostrigoj, korakoj ruĝaj milvoj, (amazonaj) papagoj kaj amerikaj reaoj.

Krom regionaj bestoj vivas ankaŭ veraj ekzotikuloj enparke. La blazona besto de la urbo Gera, la leono ja ĉeestas, kiel ankaŭ leopardoj el Ĉinio. Treege plaĉas al la vizitantoj la alirebla ĉirkaŭbarilo kun magotoj, ĉar tie eblas - sen ĝentantaj kradoj - (iel) partopreni la familian vivon de la simioj.

Interesa estas, speciale por infanoj, la en la zooparkon enkorpigita farmbieno. Krom tipe utiligaj bestoj kiel kokoj kaj anseroj vivas tie ĉi ankaŭ malnovaj specoj de dombestoj kiel ekz. turingiaj arbaraj kaprinoj, ŝafoj el la regiono Rhön aŭ bulgaraj longharaj kaprinoj. Ankaŭ belegaj zebuoj nanaj aŭ dorlototaj poneoj el la Ŝetlandaj Insuloj entuziasmigas la vizitantojn.

Parka tramvojo[redakti | redakti fonton]

Haltejo Martinsgrund de la parka relvojo

Specialaĵo de la parko de Gera estas la t.n. Parka relvojo (germane: Parkeisenbahn). Ĝi malfermitis en la jaro 1975-a kiel etŝpura (600 milimetroj) tramvojo de la komunismaj junaj pioniroj. Ĝi estas 800 metrojn longa kaj kondukas disde la haltejo Martinsgrund ĉe la ĉefa enirejo preter artefarita baraĵlageto trans du pontoj al la haltejo Wolfsgehege (kie hodiaŭ ne plu vivas la lupoj sed la sovaĝaj katoj). La kliniteco survoje venkita estas de 2,9%. Krom en Gera estas ankoraŭ aliaj 9 similaj parkaj tramvojoj en la landoj de la eksa GDR, kiuj enpenetrigas gelernantojn en la mondon de lokomotivestrado kaj fervojistado. Ĉirkaŭ 15 gelernantoj pasigas sian libertempon tie ĉi plenumante ĉiujn necesajn profesiojn, ekz. de signalgvardisto, kontrolisto, biletvendisto aŭ trajnekspedistoj sub la kontrolo de fakuloj. Bazo estas la regularo de Deutsche Bahn. Ĝis hodiaŭ pli ol 400 homoj tie ĉi instruitis, el kiuj kelkaj estas ĝis hodiaŭ honorofice laborantaj.

Specialaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Post antaŭmendo eblas festi naskiĝtagojn ene de la zoo, havigi al si specialajn ĉirkaŭkondukojn aŭ labori unu tagon kiel vartisto zoa.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Informoj sur la hejmpaĝo zoa

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]