Aro de kristanaj studentaj korporacioj (KEDEX)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aro de kristanaj studentaj korporacioj
Korporationsverband
Membro de Eŭropa kristana korporaciaro studenta (EKV) vd
vdr

Keresztény Diákegyesületek Kartellszövetsége (KEDEX) (germane Kartellvereinigung christlicher Studentenvereinigungen in Ungarn, esperantigite Aro de kristanaj studentaj korporacioj en Hungarujo) estis hungara ŝirmorganizaĵo de katolikaj studentaj korporacioj kun kvar filioj ene de Eŭropa kristana korporaciaro studenta (EKV).

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungarlingvaj studentoj respektive hungarlandanoj jam en la fondojaro de la Universitato de Vieno en la jaro 1365 menciitis. La unuaj modernaj korporaciaroj en Meza Eŭropo estiĝis antaŭ 200 jaroj, ofte ankaŭ ĉe metalurgiaj altlernejoj ekz. en Leoben aŭ en la tiama hungara urbo Selmec. En Vieno ekzistis en 1862 korporacio al kiuj membris nur hungarlandanoj, Társas-Kör. En Buda fondis anoj de studentoj de la germanlingva malplejmulto en 1867 klubon, nome Corps Franconia kiu ankoraŭ antaŭ la Unua mondmilito estinĝis. Sekvis en 1918 Vereinigung deutscher Hochschüler Gothia (kiu poste nomiĝis Suevia) kaj en 1919 Burschenschaft kiuj anoj de Suevia mem kreis. Ankaŭ en la ĝis 1918 hungarlanda urbo Pozono ekzistis iam germanlingva korporacio.

Grandskale konatigis la korporacian vivon al la hungaroj Federatio Emericana fondite en la 20.6.1921 fare de abiturientuloj de la cisterciana gimnazio de Budapeŝto. Ĝi estis memkopreneble katolika korporacio sub la patroneco de Sankta Emeriko kaj la membroj portis verdajn ĉapeletojn. Antaŭ la eksplodo de la Dua mondmilito la korporaciaro nombris ĉ. 12.000 anoj en 60 kluboj. Post la malpermeso fare de la komunistoj en 1946 rifuĝintaj membroj ekkontaktis la germanan Cartellverband (CV).

Modernaj evoluoj[redakti | redakti fonton]

Mittelschüler-Kartell-Verband ekigis en 1983 sub cirkonstancoj ne facilaj la unuajn kontaktojn kun ankoraŭ katoliktradiciaj gimnazioj en Hungario organizante interŝanĝprogramojn. Tiumaniere lernantoj hungaraj ellernis la korporacian vivon en Aŭstrio kaj ŝajne pli kaj pli entuziasmiĝis prie. Tial en 1989 fonditis en la hungara ĉefurbo la unua mezlerneja korporacio nome Danubia Budapest, kion sekvis en 1990 la fondiĝo de Pax et Bonum en Esztergom. En Pécs fondis en 1991 danubŝvabaj studentoj K.D.St.V. Suevia-Danubia Fünfkirchen kiu nun apartenis duonlige al CV de Germanujo. Malfeliĉe malfonditis la kvaro da kluboj, Danubia Budapest, Pax et Bonum kaj Puszta Kecskemét (fondodato 1993) kaj Suevia-Danubia Fünfkirchen. Aktiva vivo de katolikaj korporacioj ene de Hungario tiumaniere ĉesis.

Fonditis en 2002 almenaŭ Rondo hungara-aŭstra kun la nomo Collegium Corvinum en Budapeŝto por doni platformon kaj renkontiĝlokon al enlandaj kaj eksterlandaj kristanaj korporacianoj restantaj en la bela urbo de ĉe Danubo. KEDEX mem laŭjure malestiĝis en 2012.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Keresztény Diákegyesülletek Kartellszövetsége, Gr. 5/79B-000. En: Hartmut H. Jess: Specimen corporationum cognitarum 2015, Ulsnis, 2015.