Tibor Újlaky-Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Újlaky-Nagy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1914 (1914-11-30)
Morto 6-an de junio 1977 (1977-06-06) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

ÚJLAKY-NAGY Tibor [ujlaki-nadj tibor] (naskiĝis 1915, mortis la 6-an de junio 1977 en Budapeŝto) estis hungara esperantisto, aŭtoro de la terminaro Sporta lingvo en Esperanto

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pro financaj problemoj la familio sendis Újlaky-Nagy al militista lernejo. Kiel profesia soldato li atingis la rangon de ĉefleŭtenanto. Post la milito li estis arestita pro falsa akuzo, sed post kelkaj jaroj pruviĝis lia senkulpeco, li forlasis la malliberejon kaj ankaŭ la armeon. En Budapeŝto li laboris kiel esplorinĝeniero pri hidraŭlikaj modeloj.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Újlaky-Nagy esperantistiĝis en aŭtuno 1959 kaj kiam en 1961 startis la revuo Hungara Vivo, li grave kontribuis per siaj artikoloj kaj tradukoj (el Kálmán Mikszáth, Géza Gárdonyi k. a.). Li krome kontribuis al aro de aliaj Esperanto-periodaĵoj kiel Budapeŝta Informilo, Heroldo de Esperanto, Scienca Revuo k.a. En 1972 aperis lia ampleksa libro pri ĉiuj olimpikaj sportoj.

La revuo Esperanto (UEA), n-ro 862, oktobro 1977 alportas jenajn informojn:

"Li lernis Esperanton jam kiel 17-jara junulo kaj precipe post la Dua mondmilito viciĝis inter la plej aktivaj hungaraj esperantistoj. Dekomence li estis redakciano de Hungara Vivo, kie aperis multaj liaj artikoloj kaj tradukoj.

Ekde 1970 Ujlaky-Nagy dediĉis multan tempon al terminologia laboro. En 1972 aperis lia 300-paĝa proveldono de La sporta lingvo en Esperanto, kun tekstoj pri trideko da sportaj branĉoj.

Li kunlaboris ankaŭ en "Slipara Vortaro" de R. Eichholz. Ankoraŭ en aprilo 1977 li varbis kunlaborantojn por sia granda projekto de sep-lingva sporta terminaro kun difinoj en Esperanto."

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La sporta lingvo en Esperanto (1972) en PDF
  • László, Ferenc: La ŝirmado de nia medio estas komuna afero de la homaro [ Trad. el la hungara de Tibor Ujlaky-Nagy] - En: Nova Esperanta krestomatio
  • Németh, Gyula: Vojaĝlibro de Hungario Esperantigis: Lajos Kapitány; Lajos Kökény; Alfonz Pechan; Tibor Ujlaky-Nagy
  • Kelemen Mikes: Leteroj el Turkio (trad. T. Újlaky-Nagy) (Hungara Antologio 1983)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]