Alfonz Pechan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de Gvidlibro por supera ekzameno; 1966, Budapeŝto
Kovrilpaĝoj de Esperanto-hungara kaj hungara-Esperanto poŝvortaroj, ambaŭ 3-a eldono, 1964
Kovrilpaĝo de Gvidlibro por supera ekzameno 2-a eld. 1979 Hungara Esperanto-Asocio

PECHAN Alfonz (naskiĝis en 1902 - mortis la 24-an de aprilo 1994 en Budapeŝto) estis hungara mezlerneja instruisto, hungara esperantisto kaj vortaristo.

Li verkis lernolibrojn pri matematiko, fiziko kaj meteologio. Esperantisto ekde 1920, li instruis la lingvon dum pli ol 60 jaroj, prezidis la Hungaran Esperantan Pedagogian Asocion (1935-1945) kaj la Landan Ekzamenan Komitaton (de 1939), ekzamenis pli ol 5 mil homojn. Li estis LKK-ano de la 51-a UK (Budapeŝto, 1966), landa inspektoro pri Esperanto-instruado kaj kunlaboranto de la ĉiutagaj Esperanto-elsendoj de Hungara Radio.

La poŝvortaroj Esperanto-hungara kaj hungara-Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ses eldonoj de liaj daŭre uzataj hungara-Esperanta kaj Esperanta-hungara vortaroj (1958, 1961, 1968, 1988) vendiĝis en preskaŭ 100 mil ekzempleroj.

Pri la Esperanto-hungara vortaro "ĉefkunlaboris" Lóránt Katona. La manuskripton kontrolis Gyula Baghy, Kálmán Kalocsay ka Lajos Márton. Laŭ la enkondukaj "Klarigoj" la vortaro "enhavas proksimume 8835 vortradikojn kaj 14 200 vortkunmetaĵojn, respektive frazekzemplojn, do entute pli ol 23 000 esperanto-esprimojn". La bazo estis la 4a eld. de la Plena Vortaro de Esperanto (PV) kun la Suplemento de Waringhien, aperinta en 1953. Proksimume la duonon konsistas la radikoj de la Universala Vortaro kaj ties sep Oficialaj Aldonoj (OA) aperintaj ĝis 1958 (4425 radikoj), tiel kiel PV ĝin raportas. Por la alia duono oni ĉerpis precipe el la Parnasa Gvidlibro de Kalocsay kaj Waringhien (1932) kaj registris "la vivkapablajn vortojn de la moderna esperanto-literaturo". Por la dua eldono Pechan apogis sin precipe sur la Granda Vortaro Esperanto-Franca de Waringhien de 1957. Pro la Parnasa Gvidlibro oni ekzemple trovas la tipajn paralelajn formojn por anstataŭigi aŭ varii vortojn kun mal- (olda - maljuna ktp.). Estas nur malmultaj "neologismoj" (listo p. 13-16), t.e. radikoj, kiujn la aŭtoroj trovis ne jam en aliaj vortaroj. Parte ili rilatas al tipe hungaraj aferoj, precipe manĝaĵoj kaj vestaĵoj (budeno - sango-kolbaso, dariolo - pastopoŝo ktp., hodiaŭ ambaŭ en PIV 2002), parte ili estas tre poeziaj aŭ pri malnovaj nocioj (ŝlemilo, grifo, ĵupano ktp.) kaj parte pri modernaj ĉiutagaĵoj, ekzemple pri vestaĵoj aŭ sporto (halfo, huligano, joviala, svetero, ŝoto ktp.). Entute do "klasika" vortaro, iuspeca traduko de PV kun aldona fokuso sur poezia lingvaĵo Varingjena-Kaloĉaja. Ĉar ĝi estas sufiĉe ne memstara oni ja trovas flankajn aferojn kiel "tarantelo" (iu itala danco), ĉar registrita en la 2a OA, dum la "vortoj de la (tiuepoka) nuntempo" kaj ĉiutagaĵoj ne estas kovritaj aparte profunde kaj dense. Pro tio oni ankaŭ ne sentas, ke ĝi estas vortaro el tiama soveta bloko - eĉ "sovĥozo" mankas.

La ali-direkta poŝvortaro hungara-esperanta nur en 1996 estis superita de la "Hungara-Esperanta Meza Vortaro" de Szerdahelyi kaj Koutny.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Pechán plie redaktis Esperanto-hungaran Turistan vortaron (1968) kaj duvoluman Gvidlibron por supera ekzameno (1964, 1966; dua eld. 1979), kunkompilis geodeziajn kaj fervojistajn vortarojn. Li verkis multajn artikolojn kaj tradukis por "Hungara Vivo" kaj aliaj hungaraj Esperanto-revuoj, el kiuj plurajn li lingve kontroladis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]