Universitato Metropolitan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Metropolitan
privata universitato • lernejo
moto Inspirite de kreivo
Informoj
fondodato 2001
Situo
Geografia situo 47° 30′ 23″ N, 19° 8′ 6″ O (mapo)47.5063888919.135Koordinatoj: 47° 30′ 23″ N, 19° 8′ 6″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Budapeŝto (Zugló)
poŝtkodo 1148
Estraro
gvidanto Bálint Bachmann
Nombroj
nombro de studentoj 7500
nombro de kunlaborantoj 350
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato Metropolitan (Budapeŝto)
Universitato Metropolitan (Budapeŝto)
DEC
Universitato Metropolitan
Universitato Metropolitan
Map
Universitato Metropolitan
vdr

La Universitato Metropolitan (hungare Budapesti Metropolitan Egyetem (METU) estas nova privata universitato en Budapeŝto, kie instruas 350 pedagogoj 7 000 studentojn. Reliefas la studoj pri komunikado, negocoj, turismo, artoj.

La kampuso
Lernoĉambro

Altlerneja erao[redakti | redakti fonton]

Fondaĵo establis altlernejon pri komunikado en 2000 en Zugló. En la sekva jaro pli ol 100 studentoj komencis la lernadon. La edukado okazis en ordinara kaj korespondanta sistemoj (BA). Ekde 2003 ĝi kunlaboras kun la Hungara Televizio por pli bone instrui estontajn televiziajn ĵurnalistojn, redaktorojn, raportistojn. En la altlernejo estas ankaŭ propraj lingvokursoj. En 2005 la altlernejo prenis la eduksistemon de Bologna, ekde 2008 oni instruas ankaŭ angle. En 2006 la altlernejo jam uzas ankaŭ la epiteton "Komerca", reflektante ties kreskantan gravecon. Ekonomia kaj Turista Altlernejo pri Farkas Heller aliĝas al la altlernejo en 2009, tiel estiĝis la plej granda privata hungara altlernejo sub nomo Komunikada kaj Negoca Altlernejo de Budapeŝto (Budapesti Kommunikációs és Üzleti Főiskola). Nova kampuso en Hódmezővásárhely ekfunkciis pri komerco kaj gastigado en 2011. En 2014 en Budapeŝto pli nova kampuso ekfunkciis, krome oni povas lerni ankaŭ modon, dizajnon. En la sama jaro helpe de Universitato Semmelweis oni povas studi medicinan organizadon. En 2015 la altlernejo prenis la fantazian nomon "Metropolitan," kiu esprimas la urbegan vivostilon.

Universitata erao[redakti | redakti fonton]

En 2016 la altlernejo estis levita al universitato.

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

  • fakultato Farkas Heller (komercado, turismo, gastigado)
  • fakultato pri komunikadoj kaj artoj (dizajno, artoteorio, fotografio, elektronika desegnado, manfaristo, kineja kulturo, televizia programisto)

La universitato havas propran mezlernejon.

Elektitaj instruistoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]