Rita Dévényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rita Dévényi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1957 (1957-02-08) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Patro László Dévényi
Okupo
Okupo scenografo • kostumdezajnisto • ĉefdekoraciisto
vdr

Rita Dévényi [dEvEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dévényi Rita estas hungara dekoraciisto, kostumisto, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis György Molnár (reĝisoro).

Rita Dévényi[1][2] naskiĝis la 8-an de februaro 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rita Dévényi akiris scenejan diplomon en Hungara Belarta Universitato en 1985. Post la diplomo ŝi laboris kaj en teatroj (Budapeŝta Ŝtata Operejo, Teatro Radnóti, Nacia Teatro (Miskolc)) kaj en filmoj. Ŝi instruis en Universitato Metropolitan. Ŝi ricevis premiojn en 2005 kaj 2017. Ŝi naskis 2 gefilojn en 1982 kaj 1993.

Ŝiaj teatraj laboroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj filmaj dekoracioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Örökkön-örökké (televida filmo, 1984)
  • Anna filmje (1992)
  • Tavasz, nyár, ősz (televida filmo, 2007) - ankaŭ kostumo
  • A martfűi rém (2016)

Ŝiaj filmaj kostumoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Egyszer élünk (2000) - ankaŭ dekoracio
  • Ki/Be Tawaret (2011) - ankaŭ dekoracio

Ŝia scenarlibro[redakti | redakti fonton]

  • A rossz orvos (1996)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.