Elisabetta Vilisics Formaggio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisabetta Vilisics Formaggio

Fondinto de la Grupo Esperanto-Tigulio (GET)
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1934 (1934-08-20) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto, Hungario
Lingvoj Esperantohungaraitala
Loĝloko Chiavari
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario
Familio
Parencoj Aldo Formaggio (edzo), Eva Formaggio (filino)
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr
La kovrilo de Ludu Kun Ni 2, lernolibro por infanoj de Elisabetta Vilisics Formaggio

Elisabetta Vilisics Formaggio estas esperantisto en itala-hungara familio, kiu kreskigis du denaske esperantistajn filinojn, el kiuj Eva pli aktive engaĝiĝis en la internacia Esperanto-movado. Elisabetta interalie kunaŭtoris la itallingvan libron "Esperanto - Una concreta esperienza di educazione internazionale" [traduko: "Esperanto - konkreta sperto de eduko internacia"] de 1988.[1]. Ŝi loĝas en urbeto Chiavari (Italio) kaj estas kunfondinto kaj daŭra prezidanto de la loka Grupo Esperanto-Tigulio (GET).

Biografiaj notoj[redakti | redakti fonton]

Post universitataj studoj en sia naskiĝurbo Budapeŝto ŝi renkontis sian estontan edzon Aldo dum Kongreso de Esperanto en Budapeŝto; ŝi moviĝis al Italio, kie ŝi laboris kiel instruistino. La paro havas du filinojn, kiuj kreskis kiel denaskaj esperantistoj. La pli aĝa filino, Eva Formaggio, ankoraŭ nun aktivas kiel esperantisto, post periodo kiel volontulo de TEJO en la centra oficejo de UEA en Roterdamo komence de la 1980-aj jaroj ekloĝinte en Bonno. La pli juna filino, Anna Formaggio, interalie kun la germanino Uta Hasekamp verkis centojn da ilustraĵoj por la Esperanto-lernolibro Tesi, la testudo, kies unua eldono publikiĝis dum 1985 en Bonno.

Ŝi estas aŭtorino de tri libroj por la instruado de Esperanto.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto por Elizabeto Vilisics Formaggio estis eble la ĉefa fundamento de ŝia tuta vivo.

Moviĝinta al Chiavari, Elizabeto, kun la subteno de sia edzo, Aldo, volis alporti esperanton en ŝia nova teritorio (Tigullio); ŝi komencis instrui en elementaj lernejoj, poste en mezgradaj lernejoj, kaj fine  al plenkreskaj interesiĝantoj; tio ebligis establi en 1980 novan esperantan grupon: la Grupo Esperanto-Tigullio, la plej aktiva en la itala regiono Liguria.

Sed la laboro de Elizabeto neniam estis celo en si mem, malantaŭ ĝi ĉiam estis ideon pli ambicia. Tiel la kursoj por la infanoj havis ankaŭ la celon uzi esperanton kiel ilo propedeŭtika al pli bona lernado de fremdaj lingvoj, kaj ankaŭ doni al la civitanaro konkretan ekzemplon de la valoro de esperanto kiel instrumento de internacia kulturo. Tiuj iniciatoj rezultigis plurajn rekonojn, ambaŭ loke kaj internacie.

Elizabeto sciis, ke sole ŝi ne estus povinta atingi multe, kaj ŝi ĉiam serĉis kunlaboradon al siaj projektoj. La unuaj kursoj por plenkreskuloj havis la celo trejnadi aliajn instruistojn kiuj povis funkcii sendepende en aliaj lernejoj de Chiavari. Tiam oni alvenis al la konstitucio de la grupo. De la grupo, danke al la lecionoj de Elizabeth formiĝis ankaŭ du instruistoj de la itala Instituto de Esperanto, asignita al la katedroj de Ĝenovo kaj Massa.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Elizabeth Vilisics Formaggio eldonis almenaŭ tri libroj:

  • "Ludu kun ni, vol. 1" (teksto por instruado de esperanto, por infanoj) - 1994
  • "Ludu kun ni, vol. 2" (teksto por instruado de esperanto je progresinta nivelo, por infanoj) - 1995
  • "Lingva orientado por esperanto en la unua-grada lernejo: gvidlibro por instruistoj" - 1995

Instruado[redakti | redakti fonton]

Elizabeto Vilisics Formaggio instruas esperanton de la sepdekaj jaroj, tio estas, dum preskaŭ 50 jaroj.

En la 1970-aj kaj okdekaj jaroj, en pluraj lernejoj de Tigullio, Elizabeto organizis eksperimentaj kursoj de Esperanto, sukcesinte enmeti regulan instruadon de esperanto en la instru-programo de iuj lokaj klasoj. En la fruaj sepdekaj jaroj, ŝi sukcesis aliĝigi lokan klason al tri-jara eksperimento inter klasoj de kvin eŭropaj landoj, kunordigita de la fakultato de Interlingvistiko kaj Esperantologio ĉe la Universitato Eeotvos Lorand de Budapeŝto (Hungario), en kunlaboro kun la Instituto de Kibernetiko de Paderborn (Germanio), kun ILEA, kun I. C. E. M.-Esperanto (Esperanta fako de pedagogia skolo  Freinet en Francio), kaj kun multaj eksterlandaj lernejoj. La eksperimenta instruado estis kompletigita kun bonegaj rezultoj, kaj en 1974 la infanoj de Chiavari, partoprenis en la konkluda kunveno de la lernantoj de la kvin nacioj, en Primosten, inter la insuloj de la dalmata marbordo proksime de Split. La okazaĵo estis festita publike en Chiavari, kun la gratuloj de la urbestro (Gatti) kaj de la prefekto de Ĝenovo (Rizzo), li mem fervora esperantisto. Tiuj iniciatoj glotto-didaktikaj, pri kiuj okupiĝis la lernejoj de kelkaj urbetoj de la teritorio de Tigulio (Chiavari, Lavagna, Rapallo, Cogorno), akiris gravajn internaciajn rekonojn.

Interkulturaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe lerneja nivelo, danke al aliaj projektoj, kiu estis organizitaj de Elizabeto, la infanoj de la elementara lernejo Fara de Chiavari ricevis la viziton de iliaj francaj kolegoj (gastigitaj de la Urbo Chiavari); grupo de instruistoj de Anglio partoprenis en la lecionoj ĉe la elementara lernejo Riboli de Lavagna; la infanoj de la mezgrada lernejo Garibaldi (Chiavari) havis la ŝancon konversacii dum la lerneja jaro kun gastoj alvenintaj el Japanio (Sato), Brazilo (Ereno) kaj el la Malagasa Respubliko (Raveloson); la lernantinoj de esperanto de la 'Istituto Magistrale di Chiavari', povis aŭskulti Prof. Helmar Frank, direktoro de la Instituto pri pedagogia Kibernetiko en Paderborn (Germanio), pri la propedeŭtika rolo de esperanto en la lernado de fremdaj lingvoj.

Elizabeto sukcesis akiri la subtenon de la komunumo de Chiavari, en la organizado de ekspozicio pri kulturaj interŝanĝoj, farita de la lernantoj de lokaj lernejoj en korespondado kun eksterlandaj kolegoj ol 43 Landoj. Ĉi tiu ekspozicio titolita "Ni malfermu la fenestrojn al la mondo!" estis prezentata en 21 urboj en Italio.

Multaj eksterlandaj esperantistoj vizitante Chiavari-on kontribuis por riĉigi la kulturan aktivecon, kaj instruadon. Elizabeto organizis muzikajn vesperojn (Angelova, Lepuil), prelegojn kaj debatojn, projekciojn de filmoj kaj bildoj, kaj aliajn okazaĵojn. Maria Angelova (operkantistino) el Sofio (Bulgarujo), koncertis okaze de la Internacia Tago de la Infanoj, sponsorita fare de la Komunumo de Lavagna, kaj dediĉita al la studentoj de Tigullio studantaj esperanton.

Kursoj por plenkreskuloj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1974, Elizabeto organizis kaj gvidis la unuajn kursojn por plenkreskuloj, en Chiavari, kaj en Lavagna, ĉe la Stud-Centro de Konstanta Edukado, kun la celo trejni novajn instruistojn de esperanto. Tiuj kursoj "produktis", fakte, bonan nombron de esperanto-parolantoj, kaj kvar novaj instruistoj povis komenci novajn kursojn de esperanto por la infanoj de Chiavari kaj Lavagna. Poste (en 1980) estiĝis la Grupo Esperanto Tigullio. En 2009, ĝi estis organizita koncerto de la franca kantisto Jomo en Chiavari, kun lia spektaklo "22 kantoj en 22 lingvoj.

Ekde la ŝanĝo de lernejaj politikoj kiuj ne plu permesis la instruadon de Esperanto kiel aldona aktiveco en la klasoj, Elizabeto daŭrigis organizi kursojn por plenkreskuloj, kaj konversaciajn grupojn . Estas centoj la homoj, kiuj lernis esperanton tiamaniere en Tigullio.

Informado[redakti | redakti fonton]

Krom la kursoj, en la lastaj jaroj pliboniĝis la informado; ĉiujare estas organizita almenaŭ unu publika prezentado de la lingvo, kiun ĝis nun ĉiam sekvis unua-nivela kurso, laŭ la programoj de IIE, kaj konversacia kurso. Tio permesis la vastigon kaj diversigon de la grupanaro. Inter la aktivaĵoj proponitaj, indas memorigi la semajno en velboato en Tigullio (partoprenis turistoj-esperantistoj el diversaj landoj de eŭropo) kaj la vojaĝo per velboato al la itala kongreso de esperanto en 2017, kiu okazis en Heraclea (Polikoro, regiono Basilikato).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]