Tigulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tigulio
itale: Tigullio
parto de itala regiono
Istmo de la Golfeto de la Silento en Sestri Levante
Deveno de nomo: de la antaŭromia liguria tribo "tigulia"
Lando Italio
Regiono Ligurio
Mapo de Tigulio
Mapo de Tigulio
Mapo de Tigulio
Vikimedia Komunejo: Riviera Ligure di Levante
Retpaĝo: riviera-di-levante

Tigulio estas la plej orienta parto de la Metropola Urbo Ĝenovo, (eksa provinco de Ĝenovo) en Ligurio. Ĝia teritorio etendiĝas inter la Golfo Paradizo kaj la valo Bisanjo okcidente, la Trebbia valo kaj la valo de Aveto norde, la Vara valo kaj la La Specja Riviero oriente, kaj inkludas la marbordajn komunumojn Portofino, Santa Margherita Ligure, Rapallo, Zoagli, Chiavari, Lavagna, Sestri Levante kaj Moneglia kaj la komunumojn de la Fontanabuona valo, Sturla valo, Graveglia valo kaj valo Petronio.

Laŭ loĝantaro la ĉefaj urboj estas Rapallo (29.796 loĝantoj), kaj Chiavari (27.494 loĝantoj).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Golfo de Tigullio, estas malgranda golfo ĉe la orienta riviero de la Ĝenova Golfo, en la Ligura Maro. Ĝi etendiĝas de Portofino ĝis Punta Manara. La Golfo inkludas la maran parkon de Portofino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La liguroj vivis ĉi tie jam antaŭ 2800 jarojn; ili frue komencis utiligi platojn de la loka ardeza ŝtono por tegoli iliajn simplajn ŝirmejojn, kaj pro tio ili iĝis konataj kiel Tegolataj, (Tegulata, kiu poste iĝis Tegulia, kaj fine Tigullia); tio okazis unue ĉe la nuna Sestri Levante, (Segesta Tigulliorum, en la latina); je la fino la nomo Tigullio etendiĝis al la nuna teritorio inter Portofino ĝis Punta Manara, kaj ĝia landinterno.

Esperanto en Tigulio[redakti | redakti fonton]

En Tigulio estas aktiva kultura asocio aliĝinta al la Itala Esperantista Federacio, la Grupo Esperanto-Tigulio (GET). .

La grupo kunigas esperantistojn el pluraj urbetoj de la teritorio nomata Tigullio (elp. Tiguljo), kun la celo disvastigi en la teritorio la konon kaj la utiligon de la lingvo Esperanto.

La sidejo de la grupo estas en Chiavari.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]