Chiavari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chiavari
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Ligurio (2005)
Provinco GE Ĝenovo (2005)
Geografia situo 44° 19′ N, 9° 20′ O (mapo)44.3166666666679.3333333333333Koordinatoj: 44° 19′ N, 9° 20′ O (mapo)
Alto super marnivelo 5 m
Areo 12 (2005) km²
Loĝantaro 27 307 (2023)
Loĝdenso 2233 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Caperana, Sampierdicanne, S.Andrea di Rovereto, Maxena, Campodonico (2005)
Najbaraj komunumoj Carasco, Cogorno, Lavagna, Leivi, Zoagli (2005)
Patrono Nostra Signora dell'Orto
Festa tago 2-a de julio (2005)
Nomo de loĝantoj chiavaresi
Poŝtkodo 16043
Imposta kodo C621
Kodo laŭ ISTAT 010015
Telefona prefikso 0185
Retpaĝo http://www.comune.chiavari.ge.it/
Loko en mapo
vdr

Chiavari estas komunumo de Italio. Chiàvari (elp. Kjàvari) (en la liguria: Ciävai, (elp: Ĉavaj), IPA: /ˈt͡ʃaːvai̯/ havas 27494 loĝantoj; Ĝi estas parto de Tigulio, kaj administre ĝi apartenas al la Ĝenova Metropola Urbo, en regiono Ligurio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas sur la orienta liguria Riviero, Ĝi estas komerca, turisma centro kaj feriejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj dokumentoj eltrovitaj pri la teritorio de Chiavari estas tiu de la imperiestro Otono la Unua datita 25 luglio 972, per kiu la imperiestro donacis al la monakejo de Bobbio kelkajn posedaĵojn inter kiuj la vilaojn de Capellana (la nuna kvartalo Caperana) kaj Rìpus (la nuna Ri). En dokumento de 980 aperas unuafoje la nomon Chiavari, kaj en 1031 Tedisio grafo de Lavagna luprenis de la episkopo de Genova, Landolfo, kelkajn posedaĵojn en la valo de 'Clavari'. De 1059 estas la unua informo pri la vilaĝeto Sanguineto. En la teritorio de Maxena (elparolata Maĵena en la ligura) estis preĝejo de Sankta Petro, pri kiu oni parolas en dokumento de 1164.

La Komunumo de Ĝenovo, dum sia ekspansio al la rivieraj posedaĵoj, trovis fortan kontraŭstaron de la grafoj de Lavagna, kiuj akceptis la regadon de Ĝenovo nur en la dekdua jarcento kaj malgraŭ tio, ili konservis ilian povon en Tigullio. Pro tio en 1167 la ĝenovanoj decidis konstrui la kastelon de Chiavari, kaj poste en 1178 la konstruado de la vilaĝo, laŭ urba plano kiu korespondas al la nuna historia centro de Chiavari.

La familioj Fieschi kaj Ravaschieri, sukcesis tamen pluhavi grandan povon ankaŭ en Chiavari, kontraŭ la familio Rivarola, kiuj subtenis la ĝenovanoj. Dum la dekoka jarcento Chiavari, kiel la aliaj centroj de orienta riviero, plibonigis siajn ekonomiajn kaj kulturajn kondiĉojn. En aprilo 1791 stariĝis en Chiavari la 'Società Economica' - kun la patroneco de la markizo Stefano Rivarola, reganto de la urbo - kun la partopreno de kelkaj urbaj entreprenistoj, intelektuloj, kelkaj nobeloj kaj parton de la religiaj aŭtoritatoj -, laŭ la modelo de la 'Società Patria per le Arti e le Manifatture', kreita en Genova en 1786. Chiavari estis aparte grava dum la napoleona periodo, kiam ĝi estis ĉefurbo de la Departemento de Apeninoj, kaj ankaŭ poste, post la aneksio al Sardinia Reĝolando, ĝi estis ĉefurbo de la samnoma provinco en la jaroj inter 1817 kaj 1859.

La 'Risorgimento'[redakti | redakti fonton]

En 1815 la teritorio de la eksa Respubbliko de Genova estis aneksita al la Reĝolando de Sardinio. Chiavari estis la origina urbo de la familioj de multaj famuloj de la itala 'Risorgimento' ("itala nacia releviĝo")- Giuseppe Mazzini (1805-1872), Giuseppe Garibaldi (1807-1882), la fratoj Nino (1821-1873) kaj Alessandro Bixio (1808-1865); Garibaldi estis elektita deputito de la Parlamento Subalpino kiel representanto de Cicagna en 1848. En Chiavari li estis gastigata de siaj parencoj, post la malsukceso de la Roma Respubbliko, kaj tie en 1849 oni arestis lin en la domo de siaj kuzoj Puccio. Post kiam Nico estis aneksita al Francio, li revenis al Chiavari, kies urba konsilantaro nomis lin Honora Civitano.

Esperanto en Chiavari[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]