Portofino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portofino
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Liguria.svg Ligurio (2005)
Provinco: GE Ĝenovo (2005)
Koordinatoj: 44°18′N 9°12′E  /  44.3°N, 9.2°O / 44.3; 9.2 (Portofino)Koordinatoj: 44°18′N 9°12′E  /  44.3°N, 9.2°O / 44.3; 9.2 (Portofino)
Alto super marnivelo: 3 m
Areo: 2 (2005) km²
Loĝantaro: 529 (2005)
Loĝdenso: 265 (2005) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj: San Sebastiano (2005)
Najbaraj komunumoj: Camogli, Santa Margherita Ligure (2005)
Patrono: San Giorgio
Festa tago: 23-a de aprilo (2005)
Nomo de loĝantoj: portofinesi
Poŝtkodo: 16034 (2005)
Imposta kodo: G913 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 010044 (2005)
Telefona prefikso: 0185 (2005)
Retpaĝo: http://www.comune.portofino.genova.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Portofino (Ligure: Portofin) estas komunumo de Italio kun 479 loĝantoj en la provinco de Ĝenovo en Ligurio. Ĝi estas la plej malgranda komunumo en la provinco.

Ĝi estas konsiderata unu el la plej pitoreskaj fiŝvilaĝoj de la mondo.

Fizika Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas en la okcidenta parto de la golfo de Tigulio, en golfeto proksimume 36 kilometrojn oriente de Ĝenovo, markante la geografian limon inter la golfo Paradizo kaj Tigulio.

Ĝi limas norde kun la komunumo de Santa Margherita Ligure, sude kaj oriente estas banita de la Ligura maro kaj okcidente limas kun Camogli.

Portofino estas parto de la regiona Natura Parko de Portofino: Vidu en la itala: Regiona Natura Parko de Portofino kun ses aliaj komunumoj kaj de la Mara Rezervo de Portofino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Plinio la Malnova, la vilaĝo de Portofino estis fondita dum la 'Romia Imperio kun la nomo de Portus Delphini, eble pro la multnombra ĉeesto de ĉi tiuj bestoj (delfenoj) en la golfo de Tigulio.

En la longobarda epoko la vilaĝo estis havaĵo de la proksima abatejo de San Fruttuoso (nun en la komunumo de Camogli). Dokumento en la analoj de Bernardo Cormorant, 1072, atestas la malsukceso de la ŝiparo de Pizo, kontraŭ kiu rezistis la portofinanoj.

En 1175 la malgranda fiŝista vilaĝo estis submetita al la administra kontrolo , (kune kun la apuda Santa Margherita Ligure ), de la libera urbo de Rapallo, kiu aĉetis la rajtojn sur la vilaĝo per 70 ĝenovaj liroj.

Ekde 1229 fariĝis integra parto de la respubliko de Ĝenovo, kiel la tuta Rapallo.

Post la konspiro de la Fieschi de 1547 la teritorio estis prenita de Andrea Doria. De 1608 estis inkludita en la teritorioj de Capitaneato de Rapallo.

En 1797 kun la franca dominado de Napoleono Bonaparte estis en la respubliko de Ligurio ligita al la Unua franca Imperio.

En 1815 ĝi estis en la reĝlando de Sardinio, laŭ la decidoj de la Kongreso de Vieno de 1814, kaj poste en la reĝlando de Italujo de 1861. De 1859 ĝis 1926, la areo estis inkludita en la kvina distrikto de Rapallo distrikto de Chiavari de provinco de Ĝenovo.

Dum la Dua Mondmilito en la proksima loko nomita "Olivetta" estis pafitaj en la nokto inter 2 kaj 3 de decembro de 1944, dudek partizanoj fare de faŝistoj, gvidataj de Siegfried Engel; la okazaĵo estas memorita kiel La Masakro de Olivetta .