Tesi, la testudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tesi, la Testudo
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1985
Urbo Bonno (1985), Arhuzo (1990), Berlino (2006)
Eldoninto Laborgrupo Nokta Tajpejo
Paĝoj 2 volumoj
ISBN 978-3-922570-80-6
vdr

La germana lernolibro de Esperanto Tesi, la Testudo estas unuafoje eldonita en 1985. Post pluraj represoj la libro estis komplete reviziita kaj modernigita; la tria eldono aperis en 2006 ĉe EsperantoLand. Ĝin verkis laborgrupo, kiu ŝerce nomis sin nokta tajpejo; grandan parton verkis Eckhard Bick, kunlaboris Eva Formaggio, Claudia Hamelbeck, Ulf Kemmer kaj Reinhard Kneser. Centon da desegnoj kreis Uta Hasekamp kaj Anna Formaggio.

Kontraste al multaj aliaj lernolibroj por lingvoj la baza teksto de la libro estas sinsekva historio. Ĝi temas pri la malgranda testudo Tesi, kiu vivas sur vulkana insulo en oceano. Tesi trovas botelpoŝton kun invito al Esperanto-kongreso kaj la testudoj decidas vojaĝi per floso al la kongreso en Homlando.

Aldone al la lecionoj kaj kutimaj klarigoj pri gramatiko la libro havas diversajn lernunuojn pri unuopaj temoj, ekzemple por priskribo de pejzaĝo, manĝoj, bestoj, ŝako aŭ kartludoj. La librojn enhavas plurajn dekojn da ekzercoj, por kiuj fine troveblas solvoj. En la libro enestas krome dudirekta vortaro Esperanto-germana, listoj de ŝtatoj kaj mallongigoj kaj detala indekso pri gramatiko kaj temoj.

La libro vendiĝis intertempe en pli ol 8.000 ekzempleroj. Ĝi nuntempe (2009) estas la sola lernolibro pri Esperanto por germanlingvanoj, kiu noveldoniĝis aŭ reeldoniĝis dum la pasinta jardeko. Ĝi enestas la germanan katalogon de mendeblaj libroj (VLB) kaj estas akirebla per retaj kaj aliaj librovendejoj (ISBN 978-3-922570-80-6).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]