Vár (distrikto)
El Vikipedio
Vár estas la 1-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: fortikaĵo, fakte tiu distrikto enhavas la tutan fortikaĵon en Buda, la ĉirkaŭaĵon (aparte menciitaj Tabán, Víziváros (=akva urbo), Krisztinaváros (=Kristina-urbo), Vérmezö (=sangokampo), Városmajor (=biencentro de urbo), montoj Gellért kaj Nap (=Suno).
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- poŝtkodoj: 1011-1016
- areo: 3 km²
- koordinatoj: 47°29′N 19°02′O / 47.483°N, 19.033°OKoordinatoj: 47°29′N 19°02′O / 47.483°N, 19.033°O
Situo [redakti]
Distrikto Vár situas centre de la ĉefurbo laŭ dekstra bordo de Danubo sur montoj.
Historio [redakti]
Jam la prahomo vivis tie. Post la tatara invado ekde 1242 fortikaĵo konstruiĝis, kiu baldaŭ iĝis sidejo de la hungaraj reĝoj. La fortikaĵo iĝis kerno de la 1-a distrikto.
Vidindaĵoj [redakti]
- fortikaĵo kun la reĝa palaco, interne Hungara Nacia Galerio kaj Historia muzeo
- citadelo
- Telefonia Muzeo
- Fiŝista Bastiono
- Tutlanda Biblioteko Széchenyi
Preĝejoj [redakti]
- romkatolika Preĝejo de Ĉieliro de Maria el la 13-a jarcento en la centro de la fortikaĵo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario de 1716 en kvartalo Víziváros
- romkatolika Preĝejo de Sankta Anna (Vár) de 1762 en kvartalo Víziváros
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Vundoj de Sankta Francisko de 1741 ĉe Danubo
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Katerino el Aleksandrio de 1836
- romkatolika Preĝejo de Maria de la Neĝo (Budapeŝto)
- ruina Preĝejo de Mario Magdaleno (Vár)
- Kalvinana preĝejo (Víziváros) de 1896
- Luterana preĝejo (Vár) de 1846
- romkatolika kapelo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) en la Historia Muzeo (iam kapelo de la reĝoj)
Ĝemelkomunumoj [redakti]
1-a distrikto de Vieno, Aŭstrio
Capestrano, Italio
Carouge, Svislando
Lendava, Slovenio
Marlow, Anglio
1-a distrikto de Bratislavo, Slovakio
1-a distrikto de Prago, Ĉeĥio
Regensburg, Germanio
Székelyudvarhely, Rumanio
Senta, Serbio
