Preĝejo de Sankta Anna (Vár)
| Paroĥa preĝejo de Sankta Anna |
|
|---|---|
|
|
| Loko | |
| ŝtato | Hungario |
| municipo | Budapeŝto, Vár (distrikto) |
| Bazaj informoj | |
| religio | kristanismo |
| rito | romkatolika eklezio |
| provinco | Pest (departemento) |
| diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
| dato de konsekro | 1805 |
| statuso | paroĥa preĝejo |
| Arkitektura priskribo | |
| konstrustilo | baroko |
| konstruado | 1740–1761 |
| Specifo | |
| larĝo | 21,5 m |
| alto | 55 m (turo) |
| konstrumaterialo | masonita |
| Ligiloj | |
Preĝejo de Sankta Anna estas romkatolika preĝejo en Hungario, en Budapeŝto, en Vár (distrikto), en urboparto Víziváros ĉe la Danubo.
Historio [redakti]
La paroĥo fondiĝis en 1390, kiun la turkoj detruis en 1540. La paroĥo refondiĝis en 1687. La nova paroĥo kaj kapelo konstruiĝis en 1720. Post 2 jardekoj komenciĝis la konstruado de la preĝejo. La sakristio pretiĝis en 1746, kiu estis jam loko de mesoj. Post la finkonstruo tertremo okazis en 1763. Dum la socialismo la preĝejo plene renoviĝis.
Konstruaĵo [redakti]
La preĝejo havas 2 turojn. Ekstere skulptaĵo estas videbla pri Sankta Anna. Fresko de la sanktejo prezentas la Sanktan Triunuon de 1938. Apud la ĉefaltaro 6 skulptaĵoj estas videblaj de 1773. La flankaj altaroj pri Sankta Kruco kaj Francisco Xavier pretiĝis en 1768.
La preĝejo estas Monumento historia. Kermeso okazas en la 26-an de julio.
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio
- hungare