Preĝejo Mario Magdaleno (Vár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruina preĝejo de
Vár (distrikto)
Ruina preĝejo en Budapeŝto, en Vár
Ruina preĝejo en Budapeŝto, en Vár
ruino de preĝejo • ekspozicia ĉambro
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Vár (distrikto)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el ŝtono
Ligiloj
vdr

La Ruina preĝejo de Mario Magdaleno estas religia Monumento historia en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en Vár (distrikto).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la preĝejo (havinta longe paroĥon) okazis en 1257. Tie hungarlingvaj mesoj okazis, por la germanoj estis alia preĝejo. Dum dominado de la turkoj ĝis 1596 ĝi restis kristana preĝejo, sed poste ĝi iĝis moskeo. Ekde 1698 la franciskanoj havis la preĝejon. En 1792 oni tie kronadis reĝon Francisko la 1-a (Aŭstrio). Post 1817 la preĝejo apartenis al la gvardio de la fortikaĵo. Dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 la preĝejo ruiniĝis, sed poste anstataŭ rekonstruo oni detruis la murojn, la turo kaj unusola fenestro restis en origina stato, nur la turo renoviĝis en 1952. Plano mankas por la plena rekonstruo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Post la turo oni faris ĝardenon de ruinoj en 1986, kie la muroj estas proksimume 1 metrojn altajn. Ankaŭ tiel la loko estas celo de turistoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio