Margit-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Margit-ponto estas ponto en Budapeŝto, kiu faras pli longa la mezan aŭ grandan bulvardon kaj ĝi tuŝas ankaŭ insulon Margareta. La unuaranga celo estis fari kontaktojn inter bulvardoj en Buda kaj Pest. Por tuŝi la insulon la ponto formas vastan V-formon. Kiel la dua konstanta ponto en Budapeŝto ĝi pretiĝis en 1876. Pro la insulo evidentiĝis la nomo Margareta.

Aerfoto el Buda al Margit-ponto

Historio[redakti | redakti fonton]

Francaj inĝenieroj faris la planadon, tial la aspekto memorigas pri Parizo. Dekomence ankaŭ tramo (komence ĉevaltira tramo) uzis la ponton. En la 21-a jarcento jam ankaŭ aparta biciklovojo funkcias. Diversaj skulptaĵoj ornamas la ponton, kiuj parte detruiĝis dum la eksplodo. Estas ponteto (flankobranĉo) al la insulo pretiĝinta en 1900. Nuntempe nur perpieduloj kaj escepte la urba aŭtobuso uzas ĝin, por gardi la insulon.


Eksplodo[redakti | redakti fonton]

En 1944 la ponto hazarde eksplodis dum granda trafiko, multaj mortis. Post 4 jaroj la ponto rekonstruiĝis, ĝis tiam provizora ponto nomata Manci funkciis.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

János Arany verkis tristan poemon Hídavatás pri la inaŭguro de la ponto en 1877. Poste pri la poemo eĉ pentraĵo pretiĝis.