Kőbánya
Kőbánya [kObAnja] estas la 10-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: ŝtonminejo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- poŝtkodoj: 1101-1108
- areo: 33 km²
- loĝantaro: 79 200
- koordinatoj: 47°30′N 19°03′O / 47.5°N, 19.05°OKoordinatoj: 47°30′N 19°03′O / 47.5°N, 19.05°O
Situo [redakti]
Distrikto Kőbámya situas en la geografia centro de la ĉefurbo sur ebenaĵo. Tamen estas 2 montetoj Óhegy kaj Újhegy, kiuj ne atingas la 150 m-ojn, tial ili estas nevideblaj, ĉar ne estas elstaraĵoj. Aparte menciindaj loĝkvartaloj estas "Óhegy" kaj "Újhegy" konstruitaj dum la socialismo.
Historio [redakti]
Ekde la 17-a jarcento oni minadis tie ŝtonojn por la pli grandaj konstruaĵoj de Pest kaj eĉ al Kecskemét. Tio daŭriĝis ĝis la 1890-aj jaroj. Dume oni kultivadis vinon kaj por profiti la forlasitajn minejojn oni fondis bierofarejon. Oni taksas la minejajn tunelojn 33 km-ojn longa. Ekde la 1850-aj jaroj oni aĉetis tie parcelojn por loĝadi, ĝardenadi aŭ somerumadi, dume fondiĝis ankaŭ diversaj uzinoj. Jam tiutempe loĝkvartaloj konstruiĝis. Dum la socialismo precize 10-etaĝaj domoj altiĝis. En Kőbánya universitato de oficiroj funkcias.
Trafiko [redakti]
Vidindaĵoj [redakti]
- gardeja turo por la iamaj vitejoj
- romkatolika Preĝejo de Sankta Ladislao (Kőbánya)
- romkatolika Preĝejo de Helpema Sankta Maria (Budapeŝto)
- grekokatolika Kapelo de Conti (Budapeŝto)
- Luterana preĝejo (Kőbánya)
- Kalvinana preĝejo (Kőbánya)
- Preĝejo de Ĉiuj (iam sinagogo)
- gimnazio
- muzeo pri fajrobrigado
- parko Népliget de 1855 kun planetario
- konkursejo por ĉevaloj
- sub la malaperinta monto pro la minado estas artefarita longa kaverno-labirinto, kiun precipe la bierofarado profitas
Famuloj [redakti]
- tie naskiĝis aktorino Katalin Karády
Ĝemelurboj [redakti]
-
Preĝejo por poloj
-
Preĝejo omaĝe al Sankta Georgo