Robert Capa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robert Capa
Robert Capa
hungara fotisto
fotita de Gerda Taro
Naskiĝo 22-a de oktobro, 1913
en Budapesto, Aŭstrio-Hungario
Morto 25-a de majo, 1954
en Thai Binh, Vjetnamio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg
Robert-Capa-1.gif

Robert CAPA ("RObert KApa", baptonomo: FRIEDMANN Endre Ernő) estis elstara fotisto kaj fotoĵurnalisto dediĉiĝinta precipe al fotado de militoj, naskita en Budapeŝto (Hungario) la 22-an de oktobro de 1913, en familio de S-ro Dezső Friedmann, intelektulo, kaj edzino Julia, vesto-dezajnistino. Robert Capa mortis en Thai Binh (Vjetnamio) la 25-an de majo de 1954.

Endre eklernis fotografion en 1926, danke al samurbanino Eva BESNYŐ (aŭ "Éva Besnyő"), tiame studenta pri tiu ĉi arto. Tri jarojn poste li ekkonis skribiston, eldoniston de revuo Munka, Lajos KASSÁK kiu inicis lin en ĵurnalismon kaj socialismon.

En 1930 lia patro sendis lin al Berlino (Germanio) por studi ĵurnalismon. Tien ankaŭ estis vojaĝinta antaŭe Eva Besnyö, grava helpantino por li. Tiutempe li ankaŭ konis S-ron György KEPES -pentristo, fotisto, filmisto kaj artoteoriisto- kiu pruntedonis al li fotilon Voigtländer, unua fotilo por Endre.

Li eniris, en 1931 al fotoagentejo Dephot, direktita de Simon GUTTMAN, lernis iom pri procezado de fotofilmoj, kaj per Leica fotilo kaptis la unuajn fotojn kiel profesia fotisto. En 1932 li vojaĝis al Danlando, kaj en Kopenhago faris foton pri Trotsky preleganta pri la rusa revolucio la 27-an de novembro; la raporto estis publikigita en Der Welt Spiegel.

En 1933 Endre vojaĝis al Parizo (Francio) kie li ekkonis gravajn fotistojn: David SEYMOUR, Henri Cartier-Bresson kaj André KERTÉSZ, kaj fotistinojn Giselle FREUND kaj Gerda TARO -kiu poste estis lia fianĉino.


La bapto kiel "Robert Capa"

La revuo Vu publikigis en 1934 fotoraporton de lia aŭtoreco. Sed li ne estis sufiĉe kontenta pri la komisiitaj fotadoj nek pri la mono ricevita kiel pago. Krom tio, ekzistis alia hungara fotisto kiu subskribis siajn fotojn per la nomo "Friedman", kaj la nebona kvalito de ties fotoj misefikis sur la fotoj de Endre; do, por diferenciĝi li komencis subskribi siajn fotojn per la nomo "André", kaj publikigis du fotoraportojn sub tiu ĉi nomo. Tamen tiu solvo ankoraŭ ne ŝajnis sufiĉe kontentiga kaj, en 1935, Endre kaj sia fianĉino Gerta Pohorylle elpensis kaŝnomon "Robert Capa"; laŭ legendo imagita de ili: temus pri rafinita usona fotisto kies verko kostus trifoje pli ol la verko de tiu povra hungara fotisto Endre Friedmann. La nova nomo sonis usonece, "Robert" pro la kinoaktoro Robert Taylor, "Capa" memorigis pri la filmoreĝisoro Frank Capra kaj la kuba ŝakludisto Capablanca. Tiam ankaŭ Gerda komencis uzi familinomon "Taro" anstataŭ sian denaskan "Pohorylle"


Li vojaĝis unuafoje al Hispanio en 1935, kie li estis fotonta la Hispanan Enlandan Militon. Tie, la 5an de septembro de 1936 li faris unu el siaj plej famaj fotoj, kiu montras en la aero milicanon Federico Borrel García, precize kiam tiu ĉi, kun fusilo en dekstra mano, saltis en la tranĉeon kie situis la fotisto kaj ricevis mortigan pafaĵon. Kompreneble, tiu foto -"Morto de milicano"- kaptita en monteto Muriano, norde de la urbo Kordovo (Hispanio), nesuperebla ekzemplo de la koncepto "decida momento" de Henri Cartier-Bresson, famigis la fotiston; ĝi estis publikigita en la magazinoj Vu kaj Life.

En 1937 la londona magazino Picture Post honoris lin kiel "plej bona militfotisto de la mondo". Samjare li vojaĝis al Novjorko (Usono), sed malbona okazintaĵo estis la morto de lia amikino Gerda, premegita de tanko en la Hispana Enlanda Milito. En 1938 li reiris al Hispanio, kie li fotis la batalon de Teruelo.

Li vojaĝis al Ĉinio por partopreni en la filmado de la Dokumenta Filmo La 400 milionoj, direktita de la nederlandano Joris Ivens. Li faris fotoraportojn por Vu, Life kaj aliaj magazinoj.

En 1939 li faris fotoraportojn en Francio kaj en 1940 en Meksiko antaŭ ol reiri al Novjorko. En Meksiko li intencis fotoraporti denove pri Lev Trockij, sed ĉi-lasta estis mortigita la 21an de aŭgusto, antaŭ ol povi aranĝi renkontiĝon.

Robert Capa fotis la verkiston Ernest Hemingway en 1941, kaj ankaŭ tiujare komencis li skribi membiografiajn kronikojn. Tiutempe li ekkonis sinjoron Gordon Parks, diversprofesia homo, ankaŭ bonega fotisto.

La Usona Departemento de Justeco sciigis lin en 1942 ke rilate la tiaman mondmiliton, li estis daklarita "enemy alien", t.e.: civitano de lando en konflikto kun Usono, kaj tial devigita resti en Novjorko. Tamen per alia letero, la magazino Collier's volis kontrakti lin por foti kaj raporti pri la milito en Eŭropo, kaj eĉ sendis al li monon, do li malobeis la ordonon pri restado en Novjorko, vojaĝis al Vaŝingtono kaj tie li sukcesis atingi britan pasporton kaj vojaĝi al Britio; poste li enŝipiĝis de tie al la scenejoj de la milito.

Li fotoraportis pri la milito en Nord-Afriko en 1943 kaj poste iris al Italio. Tiam la magazino Collier's lin maldungis: senlabora militfotisto li ekestis, kaj helpe de amikino kontaktis denove magazinon Life pri la ebelco denove labori por tiu. Dume, en la sudo de Italio li sin lanĉis kun paraŝuto, sen antaŭa trejnado tiucela. Tagojn poste li ricevis konfirmon ke Life akceptis liajn servojn kiel militfotisto.

La 6an de junio de 1944 li elŝipiĝis kun armea divizio en Normandio, en "Plaĝo Omaha" -usona kodnomo de unu el la lokoj por elŝipiĝo. Tie li kaptis, per du fotiloj Contax, 106 bildojn (tri filmobendaj ruloj), sed bedaŭrinde la fotolaboratorio de Life misprocezis ilin kaj rezulte nur ok negativoj restis uzeblaj; la ceteraj bruliĝis pro tro da varmo dum sekigado.

En 1945 li travojaĝis regionojn de Francio kaj Germanio kaj fotis scenojn pri la ĵusa liberigo. En Leipzig li kaptis bildon pri la t.n. "lasta mortigito de la milito".

Robert Capa finis sian kontrakton kun magazino Life en 1946. Ankaŭ tiujare li fotis pri la kinfilmo Notorious direktita de Alfred Hitchcock, rolis en kinfilmo Tempation ("Tentado") direktita de Irving Pichel, kaj travivis malfacilan amrilaton kun aktorino Ingrid Bergman; ĉi-lasta afero estis diskonigita nur en 1980 en membiografio de la aktorino.

Li fondis en 1947 kooperativon de fotoĵurnalistoj, nomita agentejo Magnum Photos, kun siaj kolegoj: Henri Cartier-Bresson, David Seymour, George Rodger, Maria Eisner, Bill Vandivert kaj Rita Vandivert. Tiujare ankaŭ estis publikigita lia libro Slightly Out of Focus ("Iomete eksterfokuse").

En 1948 aperis la libro Russian Journal, kun fotoj de Robert Capa kaj tekstoj de John Steinbeck, kun kiu la fotisto vojaĝis al tiama Sovetunio en 1947.

Komisiita de la londona magazino Illustrated, li faris sian unuan vojaĝon al Izraelo, el kio la magazino publikigis liajn fotojn dum jaroj. En 1949 Li faris fotoraportojn pri Pablo Picasso kaj aliaj artistoj, kaj vojaĝis al Maroko, Pollando, kaj Hungario.

La pentriston Henri Matisse li fotis en 1950, kaj laborante por la magazinoj Holiday kaj Illustrated, li faris novan vojaĝon al Izraelo. En 1951 li fotis en Germanio, ne pri bataloj, sed pri skiado, bierfestoj kaj similaj temoj; dum 1952 li fotis precipe por la arkivo de sia agentejo Magnum, kaj en 1953 faris fotojn pri la filmo Beat the Devil, direktita de John Houston, en kiu rolis Humphrey Bogart. Poste li vojaĝis al Japanio.

En aprilo de 1954 li estis en Tokio, tre feliĉa en Japanio, kiel li mem skribis al Werner Bishop kaj diris al sia amiko Hiroshi Kawazoe (関連写真): "Japanio estas paradizo por fotisto". Krom Tokio, li estis ankaŭ en Kioto, Nara, Osaka, Kobe kaj Anagasaki. Fine de aprilo, la eldonisto de Life, Ray Mackland, kontaktis la agentejon Magnum kaj faris oferton al Robert Capa por fotoraporti pri la milito en Vjetnamio, anstataŭante dum 30 tagoj fotiston Howard Sochurek. Li akceptis kaj la 9an de majo alvenis al Vjetnamio. La 25an de majo li portis du fotilojn: unu Contax kun grizfota filmobendo kaj alian Nikon kun kolorfota filmobendo. Tiutage li faris siajn du lastajn fotojn, unu grizan kaj alian koloran pri ok soldatoj. Tuj poste, je la 2:55 p.t.m., li paŝis sur eksplodminon kiu forsaltigis lin mortige. Li falis kun la fotilo Contax ankoraŭ mantenita.

Citaĵoj :


"Se viaj fotoj ne estas sufiĉe bonaj, vi ne estis sufiĉe proksime"
Robert Capa

"Mi esperas resti senlabora kiel militfotisto ĝis la fino de mia vivo"
Robert Capa

"En milito vi devas malami iun aŭ ami iun. Vi devas havi sintenon aŭ vi ne povas elteni tion kio okazas"
(En letero al militĵurnalistino Martha Gellhorn)
Robert Capa

Informofontoj[redakti | redakti fonton]

Libroj: