Attila József

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
statuo de A. József apud la Universitato de Szeged

JÓZSEF Attila [jOĵef atilla] (naskiĝis la 11-an de aprilo 1905, mortis la 3-an de decembro 1937) estis apud Endre Ady la plej granda poeto de la 20-a jarcenta hungara literaturo. Lia naskiĝtago (11-a de aprilo) estas la Tago de la Poezio.

Li naskiĝis en malriĉa familio kiel filo de JÓZSEF Áron sapokuirista laboristo kaj PŐCZE Borbála, lavistino. Liaj du pli aĝaj fratinoj estas Jolán kaj Etelka.

Li mortis en 1937 sub radoj de ŝargovagonaro. Oficiale oni parolas pri memmortigo, sed kelkaj diras, ke okazis nur akcidento, kiam li volis trairi inter la vagonoj kaj la vagonaro abrupte ekmoviĝis.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Ĉe la urborando ; Ĉe Danubo. - En: Tutmonda sonoro. Vol. 2. p. 551 - 555,

Kun pura koro ; Kanto de junedzinoj ; Tuŝu frunton… ; Medaloj ; Betlehemaj reĝoj ; Ĉe la urborando ; Profitbalado ; Panjo ; Lulkanto ; Ĉe Danubo ; Saluto al Thomas Mann ; Je mia naskiĝtago ; Patrujo. - Trad. Kálmán Kalocsay, Fejes Márton, Lajos Tárkony, Rados Péter András. - En: Hungara antologio; p. 246 - 258

Urboranda nokto : elektitaj poemoj. Trad. Bessenyei Tibor, Miklós Fehér, Fejes Márton, Kálmán Kalocsay, Rados Péter András, Szabó Imre, Lajos Tárkony, Julio Varga. - Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1986. - 141 p. ISBN 963-571-169-7

Purakore : poemoj. Trad. Szabó Imre, Humana Eŭropo-Asocio, Zalaegerszeg, 2006. 128 p. ISBN 978-963-87500-0-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]