Tabulkomputilo
El Vikipedio
Tabulkomputilo estas tabulforma portebla komputilo kun tuŝekrano, kiu estas laŭ sia grandeco kaj funkciamplekso inter poŝkomputilo kaj tekokomputilo. Oni kutime uzas surekranan virtualan klavaron anstataŭ materian klavaron por enigi datumojn en ĝin.
En la jaro 2000 Mikrosofto surmerkatigis komputilon nomatan tabula personkomputilo (angle tablet personal computer), kiu tamen ne estis granda sukceso. La unua tabulkomputilo en la nuna senco de la vorto estas la iPad de Apple, surmerkatigita en Aprilo 2010.