Tuŝekrano

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Tuŝekrano estas ekrano kiu povas esti uzata kiel enigilo por komputilo aŭ enkorpigitaj sistemoj tuŝante la ekranon.

Granda avantaĝo estas ke uzanto havas je sia dispono (principe) senfinan nombron de virtualaj butonoj je ekrana surfaco. Vera komputila klavaro havas butonojn kiuj estas fiksitaj kaj ĉiam havos saman formon kaj funkciadon.

La teĥnologio de tuŝekrano estas ofte aplikata en poŝkomputiloj kaj aliaj aparatoj sur kiuj la spaco estas limigita. Tamen ekzistas ankaŭ pli grandaj tuŝekranoj, ekzemple por biletaparatoj de trajnoj kaj busoj. Ĉar tuŝekrano fakte simulas komputilan muson, la celo ne estas sur la ekrano enigi kompletajn tekstojn.

[redakti] Vidu ankaŭ


Komputiko
Ĉi tiu artikolo pri "Tuŝekrano" ankoraŭ estas ĝermo pri komputika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post alklako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.