Interreta trolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La karikaturo de Interreta Trolo

Interreta trolo, aŭ simple trolo en interreta slango, estas iu, kiu afiŝas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj al emocia respondo aŭ ĝenerale al interrompo de normala tema diskuto. Tiu praktiko devas esti evitata, se oni celas utilan uzadon de la reto. La nomo devenas el la mita koncepto de trolo.

La trolo, estas mita agresiva monstro de la skandinavia folkloro

Ne ĉiam klaras, kiu estas trolo kaj kiu ne, ĉar temas pri subjektiva rigardado depende de la mesaĝo, la temo kaj la propra vidpunkto ene de ĝi. Kelkfoje la trolado okazas nur pro mallerteco pri tio kiel funkcias difinita forumo aŭ interreto ĝenerale. Alifoje la trolado okazas post kiam la trolo akuzas aliulon esti mem trolo; la aludito kompreneble reagas akre kaj rapide, kaj precize tion celas la vera trolo: sinsekvaj respondoj, kiuj interplektiĝas kaj finfine konfuzas la originan ejon aŭ temon.

Bildo de Malpermesite manĝigi trolon uzata por sugesti ne kuraĝigi trolojn per reago antaŭ ili.
Please do not feed the trolls / Bildo de Malpermesite manĝigi trolon uzata por sugesti ne kuraĝigi trolojn per reago antaŭ ili.
Trolle bitte nicht füttern! / Bildo de Malpermesite manĝigi trolon uzata por sugesti ne kuraĝigi trolojn per reago antaŭ ili.
Aviso: «En esta página está prohibido trolear» / Devizo (moto): <<La paĝo ne por troloj>>

Praktika evitado estas klopodo ne reagi al interretaj troloj, eĉ se oni vidas facilan respondon. Al partoprenantoj de diskuto, kiuj lasas sin tiri en troladon, oni petas koncize: Ne manĝigu trolo(j)n !

Historiaj antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

La enketisto Ben Radford verkis pri la fenomeno de klaŭnoj en la historio kaj hodiaŭa epoko en sia libro Bad Clowns ("Malicaj klaŭnoj"). Li konkludis, ke malicaj klaŭnoj evoluis al interretaj troloj. Kvankam ili ne vestas sin kiel tradiciaj klaŭnoj, ili mokas kaj ekspluatas "homajn difektojn" por paroli la "veron" kaj kaŭzi reagon. Kvazaŭ klaŭna ŝminko, interretaj troloj kaŝas sin malantaŭ "sennomaj kontoj kaj falsaj uzant-nomoj." En siaj okuloj ili estas la tricksters, kiuj performas interrete antaŭ sennoma spektantaro.[1]

Zorgotrolo[redakti | redakti fonton]

Zorgotrolo estas falsaflaga kaŝnomo kreita de uzanto, kies reala vidpunkto estas kontraŭ la vidpunkto, kiun la trolo pretendas havi. La zorgotrolo afiŝas en retforumointerkon-reteja subgrupo dediĉita al sia afektita vidpunkto, kaj klopodas ŝanĝi la agojn aŭ opiniojn de la grupo dum ĝi afektas havi la samajn celojn, kun pretenditaj "zorgoj." La celo estas semi timon, necertecon kaj dubon en la grupo.[2]

Trolado en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Jen ekzemplo de trolado en Esperanto: ([3])

Profesiaj troloj[redakti | redakti fonton]

Dum interreto pli kaj pli populariĝas, enreta "trolado" iĝis profesio. Dum la uson-prezidenta kandidatiĝa klopodo de Hillary Clinton, ekzemple, la politika NRO Defend the Record elspezis pli ol milionon da dolaroj por dungi trolojn kaj batali kontraŭ subtenantoj de ŝia demokrata rivalo, Bernie Sanders.[4] Ankaŭ la populariĝon de Donald Trump (kaj ĝenerale de la movado alt-right) oni atribuis grandparte al profesiaj troloj.[5]

La enketista ĵurnalisto Sharyl Attkisson estas unu el pluraj en la gazetaro, kiuj raportis pri la pligrandiĝanta tendenco de organizoj utiligi trolojn por manipuli publikan opinion. Tio ŝajne estas parto de pli vasta strategio falsi la originojn de reklamado (astroturfing). Teamoj de dungitaj troloj, fojfoje referencataj kiel gantopupaj armeoj,[6] invadas retejojn por superŝarĝi ĉian honestan diskurson kaj malplivalorigi ĉiun, kiu malkonsentas kun ili.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]