Salamis (Kipro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la antikva Gymnasion de Salamis

Salamis malnovgreke Σαλαμίς) estas antikva urbo sur la insulo Kipro, kiu hodiaŭ situas en ties turka, norda parto. En distanco de 6 kilometroj troviĝas la moderna urbeto Gazimağusa.

Situo[redakti | redakti fonton]

Koresponde al sia granda siaepoka signifo, la teritorio de la antikva Salamis ampleksas imprese grandan areon ĉe la orienta marbordo de la insulo Kipro. Bone videble de la moderna urbeto Gazimağusa, en la sablo de larĝa golfeto elfosiĝis la imponaj restaĵoj de antikva metropolo. Trovaĵoj el la mara urbo Salamis kaj la iom pli distance de la maro situanta loĝloko Enkomi atestas, ke la du urboj dum iom da generacioj ekzistis paralele.

Mito[redakti | redakti fonton]

La mito pri la fondo de la urbo rakontas pri la militista princo Teukros, filo de la reĝo Telamon, kies regno estis la samnoma insulo Salamis en la proksimeco de Ateno. Post la detruo de la urbo Trojo Teukros albordiĝis kun siaj ŝipo kaj soldataro ĉi-tie, starigis templon por la greka ĉefdio Zeŭso, konatiĝis kun la enloĝantoj de la insulo kaj edziĝis al Eune, filino de la insula reganto Kinyas. Tiu reganto cetere kun Smyrna, alia filino de li kaj do fratino de Eune, generis la filon Adoniso, kiu iĝis superbela juna viro kaj la sinonimo por "bela juna viro".

Historio[redakti | redakti fonton]

la teatro de Salamis

Ekde la 11-a jarcento antaŭ Kristo Salamis estis la gvida el pluraj urbaj reĝolandoj de la insulo. La komence eta urbo kun nekropolo, do tombeja urbeto, je sia okcidenta flanko ekde la 8-a jarcento antaŭ Kristo ampleksiĝis al ĉiuj tri flankoj ne baritaj de la marbordo. La malnova nekropolo iĝis urba kvartalo, kaj nova tombeja urbo konstruiĝis en la sudo, proksime al la posta kristana monaĥejo de la apostolo Barnabaso. La floranta urbo dum la 8-a kaj 7-a jarcentoj antaŭ Kristo havis viglajn komercajn rilatojn al la historiaj centroj de okcidenta Azio kaj al la antikva Egiptio.

La regantoj de Salamis aliancas kun la regantaj imperioj de la proksimaj kontinentaj teritorioj en suda Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko, kaj pli kaj pli fortigas sian rolon kiel gvidantoj de la tuta insulo Kipro. Fortiĝas kaj malfortiĝas la najbaraj imperioj de Asirio, Egiptio, Persio, Pramakedonio kaj diversaj regnoj en Grekio.

La reĝo Euagoras la 1-a de Salamis komence de la 4-a jarcento antaŭ Kristo estas aliancano de la urbo Ateno kaj la egiptia faraono Hakor: li dum mallonga periodo sukcesas konkeri la urbojn Tyros kaj Sidon en Fenicio, eble ankaŭ la urbon Dor, kie malkovriĝis multaj ŝtonaj ĉizaĵoj en arkaike kipra skribmaniero el tiu epoko. Ekde la jaro 332 Kipro apartenas al la makedona imperio de Aleksandro la Granda, kaj post la disfalo de ties imperio al la helenisma egiptia imperio de Ptolemeidoj.

Dum la jaro 306 antaŭ Kristo apud la urbo okazas signifa mara batalo inter grekiaj kaj egiptiaj armeaj ŝiparoj, en kiu venkas la grekianoj. La egiptanoj, kiuj dum la lastaj antaŭaj generacioj kontrolis la insulon, retiriĝas el Kipro.

Ekde la jaro 54 antaŭ Kristo la insulo iĝas provizora, ekde la jaro 31 definitiva provinco de la Romia Imperio. Salamis estas la romia provinca ĉefurbo.

Dum la jaro 115 laŭ kronikaj raportoj la urbo detruiĝas kadre de la juda ribelo kontraŭ la Romia Imperio kaj ties imperiestro Trajano: laŭ la raportoj en Salamis estas mortigitaj 240.000 grekoj. Dum la jaroj 332 kaj 342 post Kristo la urbo suferas sub gravaj tertremoj, la dua el tiuj tertremo estas ligita al cunamo. La urbo dum la 4-a jarcento rekonstruiĝas sur limigita areo kaj ricevas la nomon Constantia. Sed tiu urbo nur havas vivodaŭron de 300 jaroj: rabaj atakoj de la araboj kaj pliaj naturaj katastrofoj finigas ĝian historion meze de la 7-a jarcento. Ekfloras la najbara loĝloko Amoĥostos, kiu poste nomiĝas Famagusta kaj fine iĝas la moderna urbeto Gazimağusa.